Saltu al enhavo

Avraham Burg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Avrum Burg)
Avraham Burg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1955 (1955-01-19) (69-jaraĝa)
en Jerusalemo
Lingvoj anglafrancahebrea
Loĝloko Nataf
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hebrea Universitato de Jerusalemo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Yosef Burg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Avraham "Avrum" BURG (hebree אברהם בורג‎, la 19-an de Januaro 1955) estas israela verkisto, politikisto kaj negocisto:[1] li estis membro de la Knesset, proparolanto de la Juda Agentejo por Israelo, prezidanto de la Knesset, kaj provizora Prezidento de Israelo. Li estis la unua prezidanto de la Knesset naskiĝinta en Israelo post la sendependigo en 1948. Membro de la Laborpartio kiam li estis membro de la Knesset, Burg anoncis en Januaro 2015, ke li estis aliĝinta al la pli maldekstra koalicio Ĥadaŝ.[2]

Li estis leŭtenanto en la militservo. Li gradiĝis el la Hebrea Universitato de Jerusalemo per grado en sociaj sciencoj. En la 1980-aj jaroj li estis aktivulo en maldekstraj movadoj kaj en Pacon Nun.

Dum sia partopreno en la Juda Agentejo por Israelo, li laboris por rekuperi propraĵojn rabitajn el judoj dum la Holokaŭsto kaj aliaj okazintaĵoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]