Saltu al enhavo

Ch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el CH)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon CH (apartigilo).
CH Ch ch

CH, antaŭminuskle Ch, minuskle ch, estas litero de – interalie – la ĉeĥa kaj kimra alfabetoj kun la prononco [ĥ], ĝis 1994 ankaŭ konsiderata memstara litero en la hispana (kie ĝi nun kutime enlistiĝas kiel c+h) kun la prononco [ĉ] kaj la nomo ĉe. En la ĉeĥa alfabeto ĝi estas la 12-a, en la kimra la 4-a litero.

CH simple estas literigo de apudmetitaj C kaj H. CH aperas post C en ĉeĥa kaj kimra aboco-sinsekvoj.

CH estas uzata anstataŭ Ĉ en la H-sistemo.