Saltu al enhavo

Graflando Doire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Graflando Londonderry)
Graflando Londonderry
irlande Contae Doire
Blazono
county of Northern Ireland, historic county of the United Kingdom [+]

LandoIrlando
ProvincoUlster

Koordinatoj55° N, 7° U (mapo)54.92-6.85Koordinatoj: 55° N, 7° U (mapo)
ĈefurboDoire (Londonderry)
- koordinatoj55° N, 7° U (mapo)54.92-6.85Koordinatoj: 55° N, 7° U (mapo) [+]

Akvokolektejo2 074 km² (207 400 ha) [+]
Areo2 074 km² (207 400 ha)

Loĝantaro213 000
HorzonoUTC±00:00 [+]

Graflando Doire (Tero)
Graflando Doire (Tero)

Graflando Londonderry (Irlando)
Graflando Londonderry (Irlando)
DEC

Map
Graflando Londonderry
Vikimedia Komunejo:  County Londonderry [+]
vdr

Doire (irlande aŭ angle Londonderry) estas unu el la ses historiaj graflandoj de Nordirlando. La loĝantoj de la respubliko Irlando kaj la katolikoj de Nordirlando nomas la lokon Derry.

Laŭ la stato de 2011 en la regiono vivis 247 132 loĝantoj sur areo de 2 074 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 119 loĝantoj/km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

La graflando situas inter Loch Feabhail (Lough Foyle), Loch nEathach (Lough Neagh) kaj la rivero Bann. Ĝi havas fekundan ebenan landon, parte konsistanta el bazalto, parte el kalkŝtonoj kaj plejparte kovranta de glaciepokaj sedimentiĝoj. En la okcidento situas la Sperrin-montaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko la regiono apartenis al la reĝlando Ulster, poste al Aileach respektive Tír Eoghain. La graflando estis formita 1635 sub la nomo County Coleraine, ĝian hodiaŭan nomon ĝi ricevis 1713. Ekde 1920 la graflando apartenas al la Grandbritio kaj Nordirlando.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La industrio koncentriĝas al la urboj Doire (Londonderry) kaj Cúil Raithin (Coleraine). Troviĝas linindustrio, ŝipkonstruado kaj kemia industrio. En la agrikulturo dominas ŝafkreskado kaj la kultivado de aveno kaj terpomoj. Ĉe la marbordo ekzistas kelkaj gravaj fiŝhavenoj, krome la marbanejo Portstewart.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]