Listo de turkaj esperantistoj
(Alidirektita el Hasan Kocaman)
Jen listo de turkaj esperantistoj:
Hayrettin Dural[redakti | redakti fonton]
Hayrettin DURAL (naskiĝis en 1921; mortis la 28-an de novembro 2003 en Ankara) estis turka esperantisto kaj kolonelo, fakdelegito pri lingvoj en Istanbul (1996-2003).
Mehmet Hulusi[redakti | redakti fonton]
Profesoro Mehmet Hulusi estis turka esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento.
Verko
- Esperanto Dili. Aydin, 1931, 12 pĝ.
Hasan Kocaman[redakti | redakti fonton]
Hasan KOCAMAN (naskiĝis 1907; mortis la 23-an de aprilo 1975) estis turka esperantisto. Li lernis esperanton en 1930 kaj estis delegito de UEA en Istanbulo dum 25 jaroj.
Stjepan Miŝak[redakti | redakti fonton]
Stjepan Miŝak estis esperantisto en Adana, Turkujo en la unua duono de 20-a jarcento. Redaktoro de „Informoj de E.-Domo en Adana“ veŝtpoŝformata bulteno[1].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Aŭstria Esperantisto n147 (okt 1937)