Saltu al enhavo

Liven Dek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el L.Dek)
Miguel Gutiérrez Adúriz
Miguel Gutiérrez Adúriz (ps. Liven Dek) en 2012
Miguel Gutiérrez Adúriz (ps. Liven Dek) en 2012
Persona informo
Naskonomo Miguel Gutiérrez Adúriz
Aliaj nomoj Liven Dek, María Zocato Díez, Svena Dun
Naskiĝo 1950
en Kantabrio,  Hispanio
Lingvoj Esperantohispana
Nacieco hispano
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Liven DEK [prononcata esperante] aŭ María Zocato Díez, aŭ Svena Dun kaj pluraj aliaj, estas pseŭdonimoj de Miguel GUTIÉRREZ ADÚRIZ (naskiĝis en 1950 en Kantabrio, Hispanio) estas hispana Esperanto-verkisto, -tradukisto, -vortaristo, -eldonisto kaj membro de la Ibera Skolo (esperanta literatura skolo). Li estas eksmembro de la Akademio de Esperanto[1] post sia demisio la 4-an de januaro de 2013, kaj nuna sekretario de la komisiono de Belartaj Konkursoj de UEA ekde 2016.

Vivo kaj esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Gutiérrez estas kemia inĝeniero, kiu lernis Esperanton kiam li estis 19-jara. Li eldonas la scienc-fikciajn seriojn Sferoj, Orbito nula kaj Future, kaj diversajn verkojn de aliaj aŭtoroj pri aŭ en Esperanto.

Ĝis 2005 li estis redaktoro de la organo de Hispana Esperanto-Federacio Boletín. Li kunlaboris kaj kunlaboras en pluraj revuoj, ekzemple en Monato kaj Literatura Foiro, kaj gajnis premiojn en literaturaj konkursoj. Li verkis lernolibron por hispanlingvanoj kaj vortaron esperantan-hispanan kaj hispanan-esperantan.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Noveloj kaj romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Ekstremoj (kun Jorge Camacho, Miguel Fernández kaj Gonçalo Neves, 1997)
  • Kontribuis al Mondoj 2001 (2001) kaj al pluraj volumoj de Sferoj
  • Ne ekzistas verdaj steloj (60 mikronoveloj kun suplemento, 2012)
  • Ĉiuj steloj etas nokte (kune kun aliaj aŭtoroj, 2021)

Poemaroj[redakti | redakti fonton]

Lernolibroj kaj vortaroj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Esperanto - Curso del idioma internacional

Citaĵo
 La konata esperanto-eldonisto Miguel Gutiérrez Adúriz, el Santander, prezentis dum la pasinta HEF-Kongreso en Salou sian ĵus eldonitan lernolibron por hispanlingvanoj Esperanto. Curso del idioma internacional. La nova libro (118-paga kaj 23 centimetrojn alta) furore sukcesis kaj iĝis la plej vendata dum la kongreso-tagoj.

Kontraste al la bonega verko de Fernando de Diego Nuevo método de esperanto para clases y autodidactas, la lernolibro de Gutiérrez Adúriz adresigas al veraj komencantoj sen antaŭa scio de nia lingvo, kvazaŭ-ŝtupo kaj komplemento de Nuevo método. La verkon konsistigas dek ok lecionoj, kies skemo jenas: gramatikaj klarigoj kun abundaj ekzemploj, traduk-ekzercoj, legaĵoj kaj konversaciado. Post la lecionaro trovigas pluraj apendicoj: prefiksoj kaj sufiksoj, tabelo de korelativaj vortoj, vortaretoj esperanta-hispana kaj hispana-esperanta (kun ĉiuj vortoj aperintaj en la kurso), ĝenerala enhav-tabelo kaj laŭtema indekso. Ĉu vi foje renkontis amikon, kiu interesiĝas pri esperanto kaj petas lernolibron por mem lerni? Certe jes, kaj vi eble ne sciis kion fari: ja tiel eksmodas niaj kutimaj lerniloj! Se entute ne paroli pri la (mal)kapablo de la verkintoj... Jen do tiu sopirata verko: finfine vera lingvo-kompetentulo konceptis elementan esperanto-lernolibron kun modernaj desegnoj, glacea papero, solida bindo, agrabla tipografio, kaj tre bela ekstera aspekto -eble pli ol multaj alilingvaj lernolibroj- kaj ĉio kontraŭ malpli ol mil pesetoj! Se ĉi tio estus reklamo Esperanto. Curso del idioma internacional, ni ne hezitus rekomendi ĝin kiel Krist-naskan donacon por amikoj, familianoj ktp.

kiuj interesigas pri memlernado de esperanto. Feliĉe, tio ĉi ne estas reklamo. 
— La Redakcio. Boletín n323 (okt 1995)

Verkoj pri li[redakti | redakti fonton]

  • La Deka Logo [2] estas libra omaĝo verkita de pluraj verkistoj el Esperantujo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oficiala retejo de la Akademio (septembro 2009).
  2. bitlibro Arkivigite je 2019-07-13 per la retarkivo Wayback Machine elŝutebla (julio 2003)