Saltu al enhavo

Puntarenas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Provinco Puntarenas)
Puntarenas
Provinco
FlagoBlazono
provinco de Kostariko [+]

LandoKostariko

Supermara alteco58 m [+]
ĈefurboPuntarenas
- koordinatoj10° N, 85° U (mapo)9.97794-84.83068Koordinatoj: 10° N, 85° U (mapo) [+]
Akvokolektejo11 265,69 km² (1 126 569 ha) [+]
Areo11 265,69 km² (1 126 569 ha) [+]

Loĝantaro510 566 [+] (2022)
Denseco45,32 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC-06:00 [+]
ISO 3166-2CR-P

Puntarenas (Tero)
Puntarenas (Tero)

Puntarenas (Kostariko)
Puntarenas (Kostariko)
DEC

Map
Puntarenas
Vikimedia Komunejo:  Puntarenas Province [+]
vdr

Puntarenas estas provinco de Kostariko situanta en okcidenta parto de la lando, laŭlonge de preskaŭ la tuta marbordo de la Pacifika Oceano. Ĝi limas kun Guanacaste norde. Oriente estas la provincoj Alajuela, San José kaj Limón, kaj la najbara lando Panamo.

Laŭ la stato de 2022 en la provinco vivis 510 566 loĝantoj sur areo de 11 265,69 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 45 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas la samnoma Puntarenas. Ĝi estas la plej etenda el ĉiuj provincoj de Kostariko [1]. En 2010 ĝi havis populacion de 410,929 [2].

Politika divido[redakti | redakti fonton]

Puntarenas estas subdividata en dekunu kantonoj. Por administraj celoj la Kokosa insulo, je 500 km for en Pacifika Oceano, estas konsiderata parto de tiu provinco. La kantonoj (kun ĉefurbo interparenteze) estas la jenaj:

  1. Puntarenas (Puntarenas)
  2. Esparza (Esparza)
  3. Buenos Aires (Buenos Aires)
  4. Montes de Oro (Miramar)
  5. Osa (Ciudad Cortés)
  6. Aguirre (Quepos)
  7. Golfito (Golfito)
  8. Coto Brus (San Vito)
  9. Parrita (Parrita)
  10. Corredores (Ciudad Neily)
  11. Garabito (Jacó)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Instituto Geográfico Nacional (IGN), 2009
  2. Resultados Generales Censo 2011 Arkivigite je 2012-10-21 per la retarkivo Wayback Machine p. 22