TEJO-aktuale
Etoso
(Alidirektita el TEJO-Aktuale)
TEJO-aktuale estas retpoŝta novaĵletero de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Ĉiu povas aboni ĝin senpage. Ĝi aperas ĉiusemajne kaj enhavas nur koncizajn, konkretajn informojn pri la junulara Esperanto-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj. Oni povas libere sendi novaĵojn koncerne junularan Esperanto-vivon al la redakcio. Pri ĝia redaktado aktuale respondecas Jan Kozousek.[1]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Jan KOZOUSEK. Arkivita el la originalo je 2016-01-28. Alirita 2015-01-22.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- TEJO Tutmonde - informilo de TEJO pri junulara Esperanto-movado
- Kontakto - soci-kultura revuo de TEJO
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- La abonilo (troviĝas en suba parto de ĉiu paĝo)
- La arkivo
- La ideo