Saltu al enhavo

Thomas Howard (2-a duko de Norfolk)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Howard
Thomas Howard defendis sian subtenon de Rikardo la 3-a antaŭ Henriko la 7-a
Thomas Howard defendis sian subtenon de Rikardo la 3-a antaŭ Henriko la 7-a
Persona informo
Naskiĝo 1443
en Stoke-by-Nayland
Morto 21-an de majo 1524 (1524-05-21)
en Framlingham
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Ipswich School (en) Traduki
Thetford Grammar School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Howard family vd
Patro John Howard, 1st Duke of Norfolk (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Catherine Moleyns (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Agnes Howard, Duchess of Norfolk (en) Traduki (1497–)
Elizabeth Tilney, Countess of Surrey (en) Traduki (1472–1497) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Thomas Howard
 ( Elizabeth Tilney, Countess of Surrey (en) Traduki)
Lady Elizabeth Howard (en) Traduki
 ( Agnes Howard, Duchess of Norfolk (en) Traduki)
unknown Howard (en) Traduki
 ( Agnes Howard, Duchess of Norfolk (en) Traduki)
Lord Thomas Howard (en) Traduki
 ( Agnes Howard, Duchess of Norfolk (en) Traduki)
Lady Katharine Howard (en) Traduki
 ( Agnes Howard, Duchess of Norfolk (en) Traduki)
Lady Dorothy Howard (en) Traduki
 ( Agnes Howard, Duchess of Norfolk (en) Traduki)
Edward Howard (en) Traduki
 ( Elizabeth Tilney, Countess of Surrey (en) Traduki)
Lord Edmund Howard (en) Traduki
 ( Elizabeth Tilney, Countess of Surrey (en) Traduki)
Lady Marcella Howard (en) Traduki
 ( Elizabeth Tilney, Countess of Surrey (en) Traduki)
Elizabeth Boleyn, Countess of Wiltshire (en) Traduki
 ( Elizabeth Tilney, Countess of Surrey (en) Traduki)
William Howard, 1st Baron Howard of Effingham (en) Traduki
 ( Agnes Howard, Duchess of Norfolk (en) Traduki)
Lady Anne Howard (en) Traduki
 ( Agnes Howard, Duchess of Norfolk (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo paĝio
ŝtatreprezentanto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas Howard (n. 1443, m. la 21-an de majo 1524) estis angla grafo, duko, politikisto kaj generalo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Thomas Howard estis filo de John Howard (1-a duko de Norfolk) kaj lia unua edzino Katherine de Moleyns, filino de William de Moleyns kaj Anna Whalesborough.

Frua Vivo[redakti | redakti fonton]

Thomas Howard unue havis la titolon grafo de Surrey. Kiam Henriko la 7-a (Anglio) invadis Anglion, Thomas kaj sia patro subtenis Rikardon la 3-an. Ĉe la decidiga batalo Bosworth, John Howard mortis kaj Thomas vundiĝis. Plurajn jarojn Henriko malliberigis Thomas en la Turo de Londono, sed li konsciis la militajn kapablojn de Thomas kaj en 1489 tiu regajnis siajn bienojn, sed Henriko malpermesis ke li heredus la rangon Duko de Norfolk. Poste Thomas lojale servis la tudorojn.

Sukcesoj[redakti | redakti fonton]

En 1497 li forpelis skotan invadon por subteni la pretendon de Perkin Warbeck al la angla trono. Li ludis gravan rolon dum la pritraktado de sepjara militpaŭzo ekde 1502 inter Anglio kaj Skotlando, kaj helpis aranĝi la 1503-an edzigon de Jakobo la 4-a (Skotlando) kaj Margaret, filino de Henriko la 7-a.

De 1501 al 1522 li estis lordo-trezoristo de Anglio, kvankam li delegis la plejparton de la laboro.

Henriko la 8-a nomumis lin grafo-marŝalo en 1510 kaj gardisto-generalo de la nordaj landlimoj en 1511. Kiam la skotoj invadis Northumberland en 1513, angla armeo sub Thomas Howard tute venkis ilin ĉe Flodden Field. Pro tiu venko, la sekvantan jaron Henriko la 8-a restaŭris al li la rangon duko de Norfolk.

Finaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Tamen Thomas Howard ne subtenis Thomas Wolsey, kiu iĝis ĉefministro de Henriko la 8-a, kaj pro tio ne ludis gravan rolon rilate la politikon de la sekvantaj jaroj. Malgraŭ tio, en 1520 kiam Henriko eliris al Francio, li nomumis Thomas prizorganto de Anglio.

En 1521 Henriko devigis Thomas Howard prezidi proceson kontraŭ sia amiko la duko de Buckingham, kiun oni malĝuste akuzis pro ŝtatperfido.

Thomas Howard mortis en 1524 kaj entombiĝis en la priorejo de Thetford, Norfolk.

Edzinoj kaj gefiloj[redakti | redakti fonton]

Lia unua edzino estis Elizabeth Tilney (n. antaŭ 1447, m. la 4-an de aprilo 1497), filino de Kavaliro Frederick Tilney kaj Elizabeth Cheney. Ili havis naŭ gefilojn:

Lia dua edzino estis Agnes Tilney (n. ĉ. 1477, m. majon 1545). Iliaj gefiloj estis: