Diskuto:Batalo de Sumio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Batalo de Sumy)

La koncerna angla artikolo, je kies unuaj frazoj baziĝas la unua versio de tiu mallerte komencita teksto, klare skribas pri ukrainaj paraŝutistoj, ne pri paramilitistaj unuoj. Mi tamen havas "senreferencan kaj nefakan dubon" ĉu eble ne tamen ambaŭ vortoj kun komencaj silaboj "para-" konfuziĝis. Tamen, ne havante ajnan aŭtoritatan referencon mi neniam simple ŝanĝus la tekston "pro diveno mia", sed nur notas mian dubojn ĉi-tie. Aidas (diskuto) 22:10, 18 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Pri la demando ĉu eble ĵurnalisme konfuziĝis ukrainaj paraŝutistoj kaj paramilitistoj mi ne havas ajnan informon, do provizore plu aplikiĝu strikta traduko de la koncerna angla artikolo - do plu estu "paraŝutistoj". Tion ŝanĝi vere nur sencus ke eblus pruvi per eksteraj referencoj, ke temis pri paramilitistoj sen paraŝutoj. Sed mi nun finadaptis la tri anglalingvajn gazetajn referencojn, aldonis unu frazon pri la ekbatalo, flankigite de ukrainlingva referenco, kaj plian frazon pri civilaj evakuoj, flankigite de plia, germanlingva referenco. Mi ŝatus se fontoj estu ekvilibre en iuj el la plej grandaj naciaj lingvoj (similkvante estu en la angla, franca, hispana, portugala, germana, se estas, ankaŭ bonus fonto en skandinava lingvo, la itala aŭ nederlanda, ĉi tie ankaŭ fonto en la ukraina, pola, rumana aŭ rusa bonvenus), sed tion ĉerpi el vikipedio eĉ ne simplas: Vere estas miskutimo, ke ankaŭ la hispana kaj franca vikipedioj vaste citas anglalingvajn fontojn kaj ne penas elserĉi fontojn en la propra lingvo. Almenaŭ la franca vikia artikolo ĉi tie eltrovis iujn valorajn fontojn en la ukraina. -- ThomasPusch (diskuto) 20:26, 21 maj. 2024 (UTC)[Respondi]