Adán Hrynkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ergoto de Bonaero)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Adán Hrynkiewicz
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1931 (1931-12-05)
Morto 13-an de julio 2013 (2013-07-13) (81-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Adán HRYNKIEWICZ (naskiĝis la 5-an de decembro 1931 en Bonaero, mortis la 14-an de julio 2013) (Pseŭd. Ergoto de Bonaero, Diego Selso, A. Rink kaj Adam Rink) estis argentina Esperantisto.

Li eklernis Esperanton aŭtodidakte en 1959, kaj de tiam multe verkis kaj aktivis.

Esperantista agado[redakti | redakti fonton]

Li estis unue instruisto de la angla, kaj sufiĉe mastris la francan kaj la rusan lingvojn. Tamen leginte artikolon pri Esperanto, verkita de Prof. Enrique Balech, li tuj aĉetis manlibron de Jorge Hess Sabe Ud. Esperanto, kaj rapide lernis la lingvon kaj tre entuziasmiĝis pri la afero. Tuj eniris en la “Bonaera Asocio de Esperanto”, fariĝis instruisto, membro de Argentina Esperanto-Ligo, poste dumviva membro de UEA, SAT, ktp.

Unue sub la plumnomo de “Diego Selso”, Hrynkiexicz komencis tre aktive verki, traduki kaj publikigi.

En la jaro 1967 li vojaĝis al Eŭropo kaj restis en Londono dum unu jaro kaj fariĝis helpsekretario en la sidejo de Brita Esperanto-Asocio. Li komencis multe publikigi en esperantaj revuoj kiel verkisto kaj grava polemikisto sub la plumnomo de Adam Rink.

Reveninte hejmen li plie reaktiviĝis kaj daŭrigis publikigadon en revuoj. En 1970 li gajnis la premion 'NovaTalento' en la Belartaj Konkursoj de UEA.

Poste por pli libera agado, li iom sendependiĝis kaj kun grupeto de kunlaborantoj fondis propran “Instituto de Esperanto”, kiu dum dudek kvin jaroj eldonis kvindekon da verkoj en Esperanto kaj multajn revuojn. Tiam li prenis novan plumnomon: Ergoto de Bonaero, kaj strebe laboradis pro la disvastigo de la internacia lingvo.

Jam en 1974 aperis “Ekflorado ĉe Plata Rivero" kun iom da historio pri la Movado en Argentino kaj ĝiaj ĉefaj verkistoj.

Tre kunlaboris en la “Argentina E-Lernejo” de Prof. Hugo Lingua (en Rosario) kaj kune al Horacio Re kaj Anastasio López Luna kaj aliaj kunlaborantoj eldonis grandan kvanton da verkoj.

En 1994, kiam li emeritiĝis, ne trovante pli da kunlaborantoj por daŭrigi agadón de la Instituto, li fermis ĝin kaj ĉesis aktivadon en la Movado.

Daŭrigis tamen ĝis lastatempe, kiel kritika komentaristo de la argentina literaturo kaj ĵurnalaro eldoninte monatajn bultenon kun liaj “pantunetoj” (speco de sonetoj) kaj famaj aliaj “ergotaĵoj”.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Bonhumora injektilo, 1973
  • Bonhumoraj piloloj, 1988
  • Dua kanzonaro, 1965
  • En la flamoj voluptaj de l'amo, 1966
  • La friponeto de Tormes, 1973
  • ¿Habla usted en Esperanto?, 1972
  • Kalejdoskopa varieteto, 1974
  • Kelkaj strofoj, 1963
  • Laŭtema vortaro Esperanto - angla - franca - hispana[1], 1972
  • La lomo por vidi Dion, 1991
  • Mi avertas, 1986
  • Mirinda lando, 1965
  • Niaj plej grandaj verkistoj, 1966
  • Originala romanaro en Esperanto, 1982
  • Picaresca mundial: del lazarillo al periquillo, 1976
  • Unua kanzonaro, 1965

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Laŭtema vortaro Esperanto - angla - franca - hispana

Citaĵo
 Tiaspeca libro povas esti utila speciale al tradukistoj kaj interpretistoj, se oni ĝin preparis konforme al preciza kaj sistema planado kaj aranĝo.

Diras la aŭtoro, ke, "se oni volas scii, kiel diri alaŭdo aŭ biero, ĉu en la angla, franca aŭ hispana, oni devas serĉi en la indekso 'birdoj' aŭ 'trinkaĵoj', kaj konsulti la koncernan kolumnon por trovi kun rapido la serĉatan terminon". Nu, mi volis mem kontroli la uzeblon de ĉi tiu vortaro, serĉante la vorton difekto, kaj jam dekomence mi vidis min en em baraso. En kiu sekcio de la in dekso mi devus serĉi? Post unuhora cerbumado kaj trafoliumado mi trovis ĝin en ... 'Industrio kaj Komerco’, kvankam ĝi kun la sama rajto povus sidi en 'La Homo’, 'La Hejmo’, 'Vojaĝoj', 'Ilaroj kai Maŝinoj’ ktp. En la sekcio 'Verboj', difekti ne troveblas, do mankas ankaŭ la respektivaj formoj en la hispana, angla kaj franca. Kelkaj novaj provoj kun aliaj ordinaraj vortoj same fiaskis, tiel, ke mi komencis suspekti, ke 'Ergoto', granda dissemanto de ŝercoj en la Esperanta gazetaro, finfine nur pretendis fari rektan ŝercon al ĉiu konsultanto de sia vortaro.

Laŭteman, ilustritan vortaron hispanan-francan-anglan germanan publikigis en 1957 'Ediciones Daimon’ Provenza 282, Barcelona (Hispanujo) tradukitan el la germana Illustriertes Worterbuch (Werlag Lebendiges Wissen, Frankfurt am Main), kies legon kaj aranĝon mi varme rekom endas al s-ro Adán Hrynkiewicz
— F. de Diego. Boletín n191 (maj 1972)

Pri ¿Habla usted en Esperanto?

Citaĵo
 La m etodon de Ergoto mi skizus tiel, prenante la unuan el la 20 lecionoj kiel ekzemplon:

1-e Bildoj diversaj kun la esperanta nomo sub ili.
2-e Bonhumora interparolo, el demandoj kaj respondoj.
3-e Vortareto.
4-e Klarigaj notoj, per kiuj la aŭtoro instruas grade pri gramatikeroj.
5-e Traduktekstoj.

Kompletigas la libron la Argentina Himno, La Espero, Se, (versaĵo ricevinta la premion Nova Talento), La Hundo kaj la Flakono (de Baudelaire) listo de Esperantaj proverboj kun traduko hispanlingva, du prozaj tekstoj kaj fine, 15-paĝa vortareto, tre oportuna por lernantoj. Al klera lernanto, ĉia metodo estas taŭga. Sendube oni povas lerni la lingvon laŭ diversaj vojoj, kaj ne estas ankoraŭ decidite, kia estas la plej bona. Tial mi ne juĝas nun tiun flankon de la libro, sed turnas la rigardon al tiuj detaloj, pri kiuj la uzantoj estas avertindaj. La plej firma bazo de la lingva unueco estas la ĝenerala, absolute egala gramatikinstruado per la lernolibroj. Estas ruinige por Esperanto, se la libroj per kiuj oni instruas kaj lernas ĝin, trompas unuope eĉ se nur pri unu punkto la kredeman lernanton. Mi memoras pri juna germano (antaŭ 50 jaroj) kaj pri jam nejuna belgino (antaŭ unu jaro) kiuj tre konscie la unuan silabon de Eŭropo prononcis per ne Esperanta sono. Tial mi supozas, ke la falsa instruado koviĝas ie, kion ni devas nepre eviti. Personajn preferojn oni gardadu en sia kokoso kaj ne ŝovu ilin en lernolibrojn! La verko de Ergoto ne ŝajnas al mi sufiĉe matura. Tralikas la influo de la hispana. La jam tradiciajn personajn nomojn: Ferdinando, Suzana, Teresa, Helena, la aŭtoro skribas: Fernando, Susana, Teresa, Elena; la vorton imagu p87, li skribas imagu al vi (imaginate); sezonoj li skribas jarsezonoj (estaciones del año); “Dum la kelnero iris serĉi la kafon" p75 (serĉi : buscar. Li iris porti la kafon); "Sabate li iras vidi Dianan" p59 (ne temas pri vido; li iras al Diana); "lasi leteron sen respondo” p59 (ne respondi leteron); “La krajono estas sur la tablo” p 12 (kuŝas sur la tablo [Z]). La participojn Ergoto instruas malĝuste, preteratentante la plenan agon en preterito, kio estas la kerno de l’particip-problemo. Pĝ 101: “Kiam oni salutis min, la fenestro estis fermita de mi" ( : jam fermita). Pĝ 102 “La leteroj estis legitaj de li kiam ŝi revenis” (jam legitaj). Aliflanke, p92 "nefermita : entornada; duonfermita : semicerrada; malfermita : abierta”. Tro bele! "Nefermita letero" (Z) : oni ne fermis ĝin : carta abierta. "Malfermita letero" : ĝi estis jam gluita kaj oni malfermis ĝin : carta abierta. Pri la futuro, ne pli klare. Pĝ 105, li diras ke “Li konstruos domon” : “Domo estos konstruota de li”. La aktiva formo de tiu-ĉi estas “Li estos konstruonta domon”, kio ne respondas ekzakte, tute ne, al la unua “Li konstruos domon”, kiu signifas plenan agon same kiel la preterita “Li konstruis domon”. Kompreneble, la preterita estas fakto, dum la futura nur povas esti fakto latenta, iel reala en la intenco. Pli grave estas kiam la eraroj havas karakteron de reguloj. El la Espero pl53: “muroj de miljaroj” : milenios. Ergoto diras: La forma correcta es jarmiloj pero por necesidad de obtener la rima, el vocablo aparece invertido. Tio estas misinstruo. Zamenhof diris centjaro, miljaro, t.e. signife, "O , kiu estas centjar', O kiu estas miljar'" Triangulo tute ne estas angultrio, nek Tridento estas tri dentoj! Dua misinstruo, pri la landnomoj. Pĝ 111 , dum li diras ke oni aplikas la sufikson UJ al nomo de gento por havi la landon, li asertas ke Kafujo povas esti la lando de la kafo, kvazaŭ kafo estus persono. Plie: “Anglujo estas loĝata de angloj, (Pero ingleses nativos, pues si se trata de un extranjero que habita alli, se dirá Anglano: Ne ĉiu anglano estas anglo!) Li devus diri: Ne ĉiu anglujano estas anglo. Kom pletigas la ĉikanon la vortoj Hispanio, Francio kaj Kompanio, pri kies neoficialeco Ergoto silentas. Kontraŭ la 4a Fundamenta Regulo li instruas apliki akuzativon al numeralo UNU, p63: “Mi kunsendas unun". En la 5a Regulo li forigis la pronomon CI, nome, li eltiris ŝtonon el la Fundamento. Kontraŭ la kutima libereco, p78, oni devas diri ĉi-tie kaj ne tie-ĉi. Alian surprizon ni havas en p62: “Las formas ĉiom kaj neniom son poco usadas y en su lugar se usa ĉio kaj nenio: ĉu vi havas monon? Puede responderse: Ne, mi havas nenion". En Esperanto, la respondo estas: “Ne, mi ne havas". Pri la prepozicio EL, p 110 "EL señala la acción concluida”; tamen ne mankas en la libro la fifama prefiksa fin: p l08 finlernas, p 110 finlerni, pl52 finatingis.

Aliaj detaloj meritas pritrakton, sed jam sufiĉas. Nematuran lernolibron ne povas pravigi entuziasmo, kaj mi ne bezonus elpinĉi dornojn se la libro estus antaŭe reviziita de kompetentuloj. Ni esperu, ke dua eldono post trapoluro, liveros al la hispanlingva popolo ŝatindan lernilon. 
— Salvador Gumá. Boletín n195 (jan 1973)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Ergoto. Laŭtema vortaro: Esperanto, English, Français, Español. Eld. la aŭtoro, Buenos Aires, 1972.