Dizzy Gillespie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dizzy Gillespie
Persona informo
Naskonomo John Birks Gillespie
Naskiĝo 21-an de oktobro 1917 (1917-10-21)
en Cheraw
Morto 6-an de januaro 1993 (1993-01-06) (75-jaraĝa)
en Englewood
Mortokialo pankreata kancero
Tombo Flushing Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Laurinburg Institute
Okupo
Okupo pianistokomponisto • trumpetisto • bandestrodirigento • ĵazmuzikisto • kantisto • diskografa artisto • muzikisto
TTT
Retejo http://www.dizzygillespie.com/
vdr

John Birks GILLESPIE (konata kiel « Dizzy ») [didzi] (21-a de oktobro, 1917 en Cheraw, Suda Karolino, Usono9-a de januaro, 1993) estis pionira ĵaza trumpetisto, kantisto kaj orkestrestro. Dum intervujo en 1970 kun du ĵurnalistoj Phil Woods kaj Jean-Louis Ginibrede, kiun oni republikigis dum februaro 1993 okaze de lia forpaso en la n°423 de "Jazz Magazine", li respondis ke li fariĝis bahaano ĉirkaŭ 1967 kaj klarigis sian kredon.

Li profesie ludas ekde 1933. Dum 1942 li ludas en la orkestro de Earl Hines, kie li renkontas Charlie Parker (as), samtempe li renkontas Thelonious Monk(p), Kenny Clarke (dm). Kvarope, ili kreas novan stilon, la Bibopo, kaj dum 1945 ili endiskigas la famajn bibopajn verkojn. Dum 1946, li kreas sian orkestron. Ĉi tiu bando malkovrigas la Bibopo, unue al Usono, poste al Svedio, Belgio kaj Francio. Li ludadis tra la tuta mondo kun la plej gravaj muzikistoj.

De la komenco, Dizzy Gillespie havas originalan stilon, kun lertega tekniko. Grava komponisto, li transformas malnovajn temojn en originalajn. Li asimilas en la bibopon la afro-kubanan ritmon.

I Can't Get Stated, Hot House (1945), Anthropology (1946), Woody‚n You (1947), Swing Low Sweet Cadillac (1950), It Don‚t Mean A Thing (1953). Lia plej fama verko estas: A Night In Tunisia.