Gregor Gysi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gregor Gysi
Persona informo
Gregor Florian Gysi
Naskiĝo 16-an de januaro 1948 (1948-01-16) (76-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Loĝloko Pankow vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino vd
Partio La MaldekstroSocialista Unueca Partio de Germanio • La Maldekstropartio.PDS • Laboro kaj Sociala Justeco — la Voĉdonalternativo vd
Familio
Patro Klaus Gysi vd
Gefratoj Gabriele Gysi vd
Edz(in)o Andrea Gysi vd
Infanoj 3
Parencoj Anton Lessing • Gottfried Lessing vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatoverkistoprezentisto vd
Aktiva en BerlinoBonno vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gregor Gysi (* la 16-an de januaro 1948 en Berlino) estas germana juristo, advokato por disidentoj, kaj politikisto, kiu membras en la politika partio Die Linke ("La Maldekstro").

Ekde la jaro 2005 li kune kun Oskar Lafontaine estas prezidanto de la frakcio de maldekstruloj en la nacia parlamento Bundestag. Antaŭe li de 1990 ĝis 1998 estis prezidanto de la parlamenta grupo kaj de 1998 ĝis 2000 de la parlamenta frakcio de la maldekstra partio PDS. Inter la jaroj 1989 kaj 1993 li estis partia prezidanto unue de ŝtata socialisma partio SED "Socialista Unuiĝo" de GDR (kies membro li estis de 1967) kaj poste de la sekva partio PDS. Dum la jaro 2002 li estis senatano (ministro) pri ekonomio, laboro kaj virinoj de la germania federacia lando Berlino - en reunuiпчinta Germanio.

Li estis akuzata pro kunlaboro kun la sekureca servo ( Stasi) de GDR, sed mankis pruvoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]