Ignat Florian Bociort

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignat Florian Bociort
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1924
en Cărand
Morto 2-an de decembro 2015
en Berlino
Lingvoj rumanafrancarusagermanaEsperantorumana
Loĝloko Berlino
Nacieco rumano
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Edz(in)o Ursula Bociort
Infano Florian Bociort
Okupo
Okupo universitata instruisto • eseisto • esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto
  • Esperanto, Movado. Strategio. Estetiko. Rakontoj 2007
Aliaj aktivaĵoj AIS
vdr

Ignat Florian BOCIORT (naskiĝis la 13-an de oktobro 1924 en Cărand[1], la sud-okcidenta parto de Rumanio; mortis la 2-an de decembro 2015 en Berlino[2]) estis rumana profesoro pri rumana lingvo kaj literaturo, literatura kritikisto[3], kultursciencisto, verkisto, eseisto, esperantisto, interlingvisto[4] kaj honora membro de UEA.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de arbaristo. Ignat Bociort studis filozofion (1945-1949) kaj filologion (1946-1950) en la Bukareŝta Universitato kaj doktoriĝis pri filozofio en la Universitato Humboldt en Berlino. De 1950 ĝis sia pensiiĝo en 1987 li instruis kiel asistanto, lektoro, docento kaj profesoro en la universitatoj de Bukareŝto (rumanaj lingvo kaj literaturo), Timiŝoara (estetiko kaj literaturo) kaj Berlino (rumanaj studoj). Aŭtoro de pluraj libroj pri estetiko, literatura teorio kaj Esperanto.

Li sukcesis akiri laŭleĝan kadron rilate al agadkampo por Esperanto en universitataj kaj sciencaj medioj kaj gvidis la rumanian Esperanto-movadon en diversaj postenoj. Li estas membro de kelkaj akademioj.

Ignat Florian Bociort estis honora membro de Universala Esperanto-Asocio kaj ekde 1992 profesoro kaj membro de la Filozofia Sekcio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) en San-Marino. Li emeritiĝis en la jaro 1995 kaj poste transloĝiĝis al Berlino. En 2015 aperis ampleksa intervjuo kun li en Cultura, unu el la plej gravaj rumanaj kulturaj revuoj, titolita Despre noua ordine lingvistică globală (Pri la nova tutmonda lingva ordo).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li esperantistiĝis loĝante en Berlino dum la malfruaj 1960-jaroj. Post tiea doktoriĝo li hejmenvenis al Rumanio.

Ĉar en la socialista (komunisma kaj diktatora) Rumanio (proklamita en 1947), Esperanto-agado estis strikte malpermesata (lokaj ŝtataj organoj obeis pli-malpli severe la aktualan doktrinon), li kuraĝe kaj persiste kontaktis persone pli ol 20 ministrojn kaj aliajn altrangulojn, kiuj ekde tiam ŝirmis la antaŭe malpermesitan agadon. Poste li estis ege aktiva en la revigliĝo de la iama Esperanto-movado en Rumanio.

En 1978 Bociort sukcesis starigi la unuan oficialan ĝermon de la movado, la Kolektivon Esperanto kaj Interlingvistiko kadre de la rumana Akademio de Sociaj kaj Politikaj Sciencoj. Samjare li atingis ankaŭ enkondukon de Esperanto kiel nedevigan sed egalrajtan studobjekton en ĉiuj filologiaj fakultatoj de la lando. Tio ebligis poste starigi Esperanto-sekcion en la tutlanda Asocio de filologoj kaj aperigi vortarojn kaj lernilojn ĉe universitataj eldonejoj, interalie la lernolibron Curs elementar de Esperanto (1983), kiun Bociort aŭtoris kun Mioara Dobre. Dank’ al liaj klopodoj aperis en Esperanto du numeroj de la revuo Ferioj en Rumanio (1978, 1983). En 1990 Bociort iĝis la unua prezidanto de la refondita Esperanto-Asocio de Rumanio, kiu poste elektis lin sia honora prezidanto.

En 1978 li kreis akademian kolektivon pri Esperanto kaj interlingvistiko, kadre de la rumana Akademio pri Sociaj kaj Politikaj Sciencoj. Li sukcesis enkonduki Esperanton kiel oficialan, nedevigan studobjekton en ĉiujn filologiajn fakultatojn de la lando, estigis Esperanto-sekcion en la rumana Societo pri Filologiaj Sciencoj. Li amase prelegis pri Esperanto, ekzemple al studentoj en 8 universitatoj, al la senatoj de 5 universitatoj, en 3 kulturdomoj.

Denova malpermeso[redakti | redakti fonton]

Tamen en 1985 la Esperanto-agado estis denove tute malpermesita en Rumanio kaj li kaj la precipaj kunbatalantoj suferis persekutojn[5].

Fondo de Esperanto-Asocio de Rumanio[redakti | redakti fonton]

Post la falo de la diktaturo en la fino de la jaro 1989 Bociort estis la unua prezidanto de la en 1990 fondita Esperanto-Asocio de Rumanio, kiu komprenas sin kiel daŭriganto de la Rumana Esperanto-Societo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Post transloĝiĝo al Germanio li senĉese verkadis pri temoj rilate al Esperanto. Li verkis plurajn librojn por la lernado de Esperanto, gvidis la laboron por la apero de rumana-esperanto vortaro kaj de kvarlingva konversacia libro. Li ankaŭ verkis universitatan kurson en la rumana lingvo pri Esperanto kaj interlingvistiko.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • (1978) 1983) Ferioj en Rumanio, 2 numeroj de la rumana turisma revuo
  • (1983) Curs elementar de Esperanto
  • (1983) Kritiko de la tezoj neantaj la progreson de la literaturo kaj arto,
  • (1999, rumana eld. 2004) "La spirito de Esperanto kaj la "samideanaj" malamikaĵoj"
  • (2007) Bedaŭrinda verko (rebato al Tazio Carlevaro,
  • (2007) Esperanto. Movado, strategio, estetiko, rakontoj, Timişoara, 652 p., kolekto de liaj eseoj, raportoj, recenzoj kaj beletraĵoj.

En la rumana[redakti | redakti fonton]

  • (1975) Teoria progresului literar-artistic (la teorio pri la estetika progreso en la beletro kaj arto), Bucureşti, 316 p.
  • (1977) Teoria literaturii (la teorio de la literaturo), Timişoara, 308 p.
  • (1979, represo en 1980) Lucrări practice de esperanto şi interlingvistică (praktikaj seminariaj laboroj pri esperanto kaj interlingvistiko), Timişoara, 340 p.
  • (2014) Ce ii poate oferi stiinta contemporana unui scriitor realist,
  • (1982) Antologie de texte pentru seminarul de interlingvistică (antologio de tekstoj pri interlingvistiko), Timişoara,130 p.
  • (1983) Curs elementar de Esperanto[6],
  • (1992) Esperanto pentru începători,
  • (1995) Estetică literară (estetiko de la literaturo), 2 vol., Timişoara, 953 p.
  • (1995) Dicţionar esperanto-român, kun 10 000 kapvortoj[6]
  • (2000) Către tinerii mei cititori: Esperanto în actualitate,
  • (2008) Convingeri, opinii, atitudini (konvinkiĝoj, opinioj, sintenoj), Cluj-Napoca, 660 p.
  • (2011) Estetică literară prin controverse (kontroversoj de la beletra estetiko), Cluj-Napoca, 223 p.
  • (1981) Curs de gramatica limbii esperanto : Exerciții : Vocabular esperanto-român și român-esperanto[7],
  • (2012) Confruntări, memorii, povestiri (konfrontadoj, rememoroj, rakontoj), Cluj-Napoca, 666 p.
  • (2013) Progresul estetic al literaturii ca problemă a praxeologiei (la estetika progreso de la literaturo kiel problemo de la prakseologio), Cluj-Napoca, 777 paĝoj.

Dulingva (de, ru)[redakti | redakti fonton]

  • (1983) Information und kunstlerischer Fortschritt, Teil: 2., eld. Universitatea din Timişoara. Facultatea de Filologie: Seminario pri literaturteorio, 25 paĝoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(eo) Bociort, Ignat Florian 2007: Esperanto. Movado. Strategio. Estetiko. Rakontoj, Timişoara. La aŭtoro, 652p, 24cm. ISBN 9789735200190[8].

(eo) Bociort, Ignat Florian, en: Nia diligenta kolegaro, p. 37-38, Halina Gorecka et Alexander Korzhenkov, eld. Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio, 2018, 320 p. (ISBN 609-95087-6-7),

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Lingva artikolo fare de Ignat Florian Bociort Arkivigite je 2004-12-27 per la retarkivo Wayback Machine

Verkaro de Ignat Bociort en LibraryThing

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Bociort, Ignat Florian, en: Nia diligenta kolegaro, p. 37-38
  2. (ru) Forpasis Ignat Bociort (1924–2015), Esperanto en Berlino kaj Brandenburgo, la 4-an de decembro 2015.
  3. (ru) Controverse ale esteticii literare în faţa exigenţelor metodologice (Polemoj de literatura estetiko fronte al metodikaj postuloj), revistacultura.ro, la 21-an de oktobro 2014
  4. (rumana) Intervjuo kun li pri interlingvistiko en la revuo „Cultura interogatiei“ n-ro. 30, la 20-an de aŭgusto 2015.
  5. (germana) Ignat Florian Bociort zum 90. Geburtstag, Interlinguistische Informationen, GIL, 23-a jareldono, n-ro. 92 (3/2014), ISSN 1430-2888
  6. 6,0 6,1 (eo) Forpasis Ignat Bociort (1924-2015), Gazetara Komuniko de Universala Esperanto-Asocio, n-ro 598 (2015-12-04)
  7. (ru) Esperanto-gramatika kurso: Ekzercoj: Esperanta-Rumana kaj Rumana-Esperanta vortprovizo
  8. Rob Moerbeek, Impone pri Esperanto kaj ne nur, recenzo, revuo Esperanto, p. 86-88, n-ro 1224 (4), aprilo 2009, alirite la 26-an de januaro 2019.