Ulrich Becker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ulrich Becker
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1958 (1958-11-14) (65-jaraĝa)
en Frankenberg
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo verkisto • redaktisto • esperantisto • eldonisto
vdr

Ulrich BECKER, nask. la 14-an de novembro 1958 en Frankenberg (Saksio), estas germana eldonisto vivanta en Novjorko kaj esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Becker vivis inter 1979 kaj 1999 en Berlino. Li studis en Humboldt-Universitato en Berlino i.a. lingvo- kaj literaturosciencojn kaj poste laboris kiel lingvoinstruisto en gimnazio. En 1999 li translokiĝis al Novjorko, kie li gvidas la eldonejon Mondial.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

GDREA ĝis 1990[redakti | redakti fonton]

Becker eklernis Esperanton en 1976, kaj komence de la 1980-aj jaroj aliĝis al la eta junulara Esperantogrupo en orienta Berlino. Li partoprenis kaj gajnis kelkajn traduko-konkursojn organizitajn de „der esperantist“, la Esperanto-revueto de la orientgermana Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR (GDREA), meze de la 1980-aj jaroj. En 1988 li estis dungita de la centra oficejo de la Esperanto-Asocio de GDR kaj laboris plentempe por la Esperanto-movado en GDR ĝis 1990, la jaro de la unuiĝo de la du germana ŝtatoj kaj la dissolvo de GDREA. Dum tiu ĉi tempo li instruis Esperanton, organizis korespondan Esperanto-kurson, verkis novan, pli modernan studmaterialon por memlernado aŭ koresponda kurso, kaj helpis organizi diversajn naciajn kaj lokajn eventojn.

GEA ekde 1991[redakti | redakti fonton]

De 1991 ĝis 1993 li estis estrarano de Germana Esperanto-Asocio (GEA), kaj krome redaktis la Esperantan version de „Esperanto aktuell“, centra revuo de Germana Esperanto-Asocio.

Komence de la 1990-aj jaroj li fondis kun Mark Fettes kaj Märtha Andreasson la internacian esperantistan por-Unesko-asocion „Monda Kunagado“, kiu eldonis dum kelkaj jaroj la revuon „Monda Forumo“. Becker instigis diskutojn kaj projektojn, kunverkis kaj eldonis la kolekton de intervjuoj kun esperantistoj „Vivprotokoloj“.

En 1998/99 li estis membro de la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la Berlina Universala Kongreso de Esperanto, dum kiu li respondecis pri ĉiuj kulturaj kaj artaj aranĝoj, kaj krome helpis prizorgi la Interretan prezentadon de la Kongreso.

GIL[redakti | redakti fonton]

Becker estis kunfondinta membro kaj estrarano en Gesellschaft für Interlinguistik e.V. (GIL - Asocio por Interlingvistiko), kaj i. a. helpis redakti por ĝi dum pluraj jaroj la ĉiujaran „Beiheft“ (40- ĝis 120-paĝa kajero kun la sciencaj materialoj de la kolokvoj de GIL).

Novjorko ekde 1999[redakti | redakti fonton]

Jam en 1996 Becker kunfondis la eldonejon Mondial, en kiu li redaktis kaj eldonis i. a. la majstran tradukon fare de Karl Schulze de ambaŭ partoj de la dramo Faŭsto de Johann Wolfgang Goethe.

En 1999 li transloĝiĝis al Novjorko, kie li studis publicadon en Pace-Universitato. De 2000 ĝis 2002, kaj denove ekde 2011, li estis unu el la reprezentantoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Li estas unu el la membroj de la estraro de Esperanto por UN en Novjorko, gvidata de Humphrey Tonkin.

Literatura agado[redakti | redakti fonton]

Becker partoprenis plurfoje en la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kaj en 1990, 1991, 1995, 2004 kaj 2011 gajnis plurajn premiojn, i. a. Premion Nova Talento, trifoje Unuajn Premiojn (1991, 1995 kaj 2004) kaj plurajn aliajn, en prozo kaj poezio.

Becker verkis libron kun rakontoj "La Aĵoj kaj la Sezonoj", eldonitan en Vieno de "Pro Esperanto" en 1996. En 2004 aperis lia poemaro "Ĉiuj dioj estas for... Novjorkaj Poemoj" ĉe Mondial en Novjorko.

Lian Esperantan prozon tradukis en la ukrainan Petro Palivoda kaj en la hungaran Csiszár Gábor.

En la jaro 2002 aperis lia unua germanlingva romano „New York lunatic“.

Eldonista agado[redakti | redakti fonton]

Sub la gvido de Becker la eldonejo Mondial fariĝis unu el la plej gravaj kaj profesiaj eldonejoj de Esperanto-literaturo, kiu realigis i.a. la eldonon de la enciklopedio pri la originala Esperanto-literaturo CEOLE de Geoffrey Sutton, kaj kiu eldonas la literaturan revuon Beletra Almanako.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Ulrich Becker » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.