Marko Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marko Zamenhof
Persona informo
Naskonomo Motel Zaamenhof
Naskiĝo 8-an de februaro 1837 (1837-02-08)
en Suwałki, Provinco de Augustów,  Rusia Imperio
Morto 29-an de novembro 1907 (1907-11-29) (70-jaraĝa)
en Varsovio, Kongresa Pollando,  Rusia Imperio
Tombo Hebrea tombejo de Varsovio
Lingvoj rusajidogermana
Ŝtataneco Pollando
Familio
Patro Fabian Zamenhof
Edz(in)o Rozalia Zamenhof
Infanoj L. L. ZamenhofFelikso ZamenhofAleksander ZamenhofLeono ZamenhofHenriko ZamenhofIda ZamenhofAŭgusta Hermelin • Sora Dvora Zamenhof • Herŝ Zamenhof • Fejgla Zamenhof • Mina Zamenhof
Okupo
Okupo cenzuristo • instruisto
vdr

Marko Zamenhof (naskiĝis la 27-an de januaro[jul.]/ 8-an de februaro 1837[greg.] en Suwałki[1], mortis la 30-an de novembro 1907 en Varsovio) estas Esperanta formo de Markus Fabianoviĉ Zamenhof, "kristana" aŭ rusigita nomo de Motl (Mordeĥaj) Zamenhof, filo de Fabian Zamenhof kaj patro de L. L. Zamenhof; instruisto de lingvoj franca kaj germana. Kavaliro de multaj ordenoj.

Detala analizo de la oficialaj dokumentoj permesis konstati ke Mordka Zamenhof oficiale ŝanĝis sian nomon al Marek (kutima pola formo de la koncerna nomo) kaj postmorte la nomon de sia patro Fajwel al Fabian, kio oficiale estis registrita la 20an de aprilo 1871, marĝene de la pli frua naskiĝdokumento de Fejgla.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝatestilo de Motel Zamenhof
Tombo de Marko Zamenhof en Varsovio
Erara memortabulo al Marko Zamenhof en Tykocin, antaŭe supozata kiel lia naskiĝurbo

Kelkaj nekonataj faktoj el la vivo de Zamenhofoj estis malkovritaj surbaze de la aktoj de la Ŝtata Arkivejo de Historio de Bjelorusio en Grodno. [2]

Printempe 1862 Marko Zamenhof deklaris sian profesion librotenisto. La mencio pri li kiel instruisto aperas iom malpli frue — jam en la sama jaro.

Markon koncernas la noto en la dokumentoj de la ruslandaj sekretservoj pri la instruisto Zamenhof el Bjalistoko, kiu skribadis denuncleterojn al la caraj oficistoj. Unu el la denuncoj, anonima, koncernis alvenintan al Bjalistoko el Varsovio hebrean instruiston — Bernard Wildenbaum, kiun oni akuzis pro la uzado de polaj naciaj vestoj. La polico en la esplorado suspektis, ke tiun anonimaĵon verkis Zamenhof, ĉar li gvidis tiutempe konkurencan lernejon por knabinoj kaj jam pli frue skribis diversajn denuncleterojn.

Zamenhof efektive tiutempe kunposedis la lernejon por judaj knabinoj. En 1866 en ĝi estis 63 lernantinoj. Pluraj polaj biografoj skribas ke Marko Zamenhof estis instruisto de la bjalistoka gimnazio (reala lernejo). [3] Se li instruis en tiu gimnazio, verŝajne tio estis nur mallonga epizodo, kiu verŝajne okazis post la “Januara Insurekcio” (do en 1864). Eventuala dungo de Zamenhof estus ligita kun la maldungo de multaj poloj, kio okazis post 1863. Tiam ruslandaj aŭtoritatoj maldungis multajn poldevenajn instruistojn.

Oni opinias ke en 1873 la familio Zamenhof forlasis Bjalistokon. Tamen nerespondita estas la demando pri la vera kaŭzo de la translokiĝo de Zamenhofoj en Varsovion, kie Marko sendube avancis kiel instruisto de la germana lingvo en la Veterinara Instituto kaj en la reala lernejo, estante tiutempe nur unu el inter tri (!) hebreoj, kiuj rajtis instrui en la varsoviaj ŝtataj lernejoj [4]. Pro kio la provinca instruisto ricevis tiel gravan oficon? Poste li fariĝis ŝtata cenzuristo de la tekstoj en la lingvoj hebrea kaj jida kaj tiujn funkciojn ricevis nur la plej fidindaj personoj. Samtempe tio estis avanco en la oficista hierarkio.

Laŭ Z. Weinstein Marko Zamenhof havis la rangon sekreta konsilanto [5]. Weinstein preskaŭ certe eraris, ĉar sekreta konsilanto estis tre alta (trie plej alta el 14) inter la rangoj por civilaj oficistoj en Rusa Imperio, tiutempe plejparte rezervata por ministroj aŭ vicministroj, senatoroj kaj efektivaj membroj de tiutempa Imperiestra Akademio de Sciencoj, kiu egalis al la rango de general-leŭtenanto en la armeo. Zamenhof verŝajne havis la 9-an rangon titola konsilanto, kio egalas al la oficira rango en pola armeo. Pruvas tiun fakton la rememoroj laŭ kiuj Marko, kun fiero, portis la spadon.

Tia rapida avanco en la burokrata sistemo certe ne estis hazarda. La plej malgrandan distingon, pli frue antaŭis la detala, sekreta esplorado, pri la laŭleĝa agado de la distingoto. La “ŝlosilo” al tiuj okulfrapaj avancoj troviĝas verŝajne en la okazintaĵoj el la jaro 1862 kaj la tiama observado pri li, fare de la cara polico. Ĉu li tiam decidis pri sia konstanta kunlaboro kun la reĝimo? Malpli fruaj faktoj montras, ke tio estas tre verŝajna.

Marko Zamenhof respondecis pri la cenzurado de la juda revuo Hacefira. Post la momento, kiam en 1888 li preterlasis en tiu revuo la artikolon pri la vingustumado, pri la cenzurado de Hacefira respondecis alia judo, devenanta el Bjalistoko — Chaim Zelig Słonimski (lia nepo Antoni estis fama pollingva poeto), ekscenzuristo el Ĵitomir. En la revuo Hacefira oni skribis ke la cenzuristo Zamenhof estis en la plenumado de siaj devoj tre strikta kaj severa.

La cenzurista “eraro” de Marko estis prezentata kiel grava kaŭzo de la financaj problemoj de la familio de Ludoviko, kiu kaŭzis lian translokiĝon al Grodno en oktobro 1893. Sed tio okazis 5 jarojn post la puno de Marko. Ŝajnas ke la kialoj de la financaj problemoj de la familio estis iom pli kompleksaj. Memorindas ke komence de la naŭdekaj jaroj de la 19a jc. tri filoj de Marko komencis sian multekostan, universitatan edukadon: Fabian — farmacion, Grzegorz (Henriko) kaj Leono — medicinon. Verŝajne estis bezonata ankaŭ la doto por edziniĝanta Gitla.

Helpon bezonis ankaŭ Ludoviko.

Marko kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Komencante studojn ĉe universitato en 1879, L. L. Zamenhof transdonis sian lingvoverkon al sia patro, Mordeĥaj ZAMENHOF, por ke tiu ĝin konservu ĝis la fino de liaj studoj. Li, nekomprenante la ideojn de sia filo kaj opiniante la projekton esti sensenca laboro, bruligis la verkon. Post multaj jaroj, li konvinkiĝis pri la utileco de la afero, petis kaj instigis Ludovikon al traduko de sia Frazeologio rusa-pola-franca-germana al Esperanto, el kio estiĝis la Proverbaro Esperanta.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wiśniewski Tomasz, Romaniuk Zbigniew, „Zaczęło się na Zielonej. O Ludwiku Zamenhofie jego rodzinie i początkach esperanta”, wyd. Dom Wydawniczy Księży Młyn, 2009, p. 4
  2. Nekonataj faktoj pri la Zamenhofa familio, Studo de Zbigniew Romaniuk
  3. Ĝis nun Zbigniew Romaniuk ne sukcesis trovi konfirmon de tiu ĉi informo en la konservitaj dokumentoj.
  4. Jevrejskaja Enciklopedija, vol. VII, kol. 666
  5. Reflektor, 1931, № 29, paĝo 3
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.