Boris Spasskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boris Spasskij
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1937 (1937-01-30) (87-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj rusafrancaangla
Loĝloko Meudon
Ŝtataneco SovetunioFrancioRusio
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr
Boris Spasski en 1984

Boris Vasilieviĉ SPASSKIJ (ruse Борис Васильевич Спасский) (naskiĝis la 6-an de januaro, 1937 en Leningrad) estas elstara soveta-franca ŝakisto. Li estis la ŝakmondĉampiono (de 1969 ĝis 1972) kaj soveta ŝaka ĉampiono (en 1961 kaj 1973).

Li lernis ludi ŝakon kiam estis kvinjaraĝa. En 1953 Spasski venkis la tiaman mondan ĉampionon Mikhail Botvinnik.

En 1969 Spasski venkis Tigran Petrosjan kaj fariĝis ŝakmondĉampiono. Tamen en 1972 li estis venkita de Bobby Fischer kaj perdis la mondtitolon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]