Shabdrung Ngawang Namgyal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shabdrung Ngawang Namgyal
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1594 (1594-01-01)
Morto 1-an de januaro 1651 (1651-01-01) (57-jaraĝa)
en Punaĥo
Tombo Butano vd
Religio Tibeta budhismo • Drukpa Lineage vd
Lingvoj tibeta vd
Familio
Patro Drukpa Yab Chen Tenpé Nyima vd
Infanoj Druk Gyalsé Jampal Dorjé vd
Profesio
Okupo bikŝuopolitikistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝabdrung Ngawang Namgyal (Tibeto, 1594 - Butano, 1651) estis politikisto, militisto kaj butana religiano el tibeta deveno. Li estas konsiderata kie la patro de la patrio, la unuiganto de la nuna butana teritorio. Krome, li estis lamao de la tibeta budhismo specife de la tradicio Kagjuo kiu ankoraŭ estas la oficiala religio de Butano.

Ŝabdrung en pentraĵo de la 19-a jarcento

En 1627 la portugalaj jezuitoj kaj unua eŭropanoj en Butano Estevao Cacella kaj João Cabral, priskribis Namgyal kiel inteligenta kaj afabla gvidanto kiu permesis al ili krei kristanajn misiojn en Butano (kio neniam konkretiĝis ĉar la misiistoj estis survoje al Tibeto je la serĉo de "nefidela" eklezio izolita en Azio (probable spuroj de nestorianismo).

Namgyal ankaŭ establis la sistemon je duopa regado en Butano, kie la gvidantoj havis la saman povon, la Ĝe-Ĥempo kiu estas la religia gvidanto kaj la Druk-Desi kiu estus la civila reganto. Ĉi sistemo daŭris ĝis la 19-a jarcento kiam la britoj modifis ĝin igante ke la monarko havu la tutan povon (kvankam la Je-Ĥempo estas gvidanto kun granda influo kaj religia kaj politika.