Edwin de Kock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edwin de Kock
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1930
en Sud-Afriko Sud-Afriko
Morto 14-an de decembro 2022
en Edinburgo
Lingvoj Esperantoafrikansaangla
Nacieco usonano
Ŝtataneco Sud-AfrikoUsono
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto
  • Kvin elementoj (1957-58, eld. 1970)
  • Ombroj de la kvara dimensio (1961)
  • Fajro sur mia lango (1967)
  • Poemaro kaj prozeroj (1970)
  • Plukonstrue (1975)
  • Japaneskoj (1982)
  • Saluton al la suno (1983)
  • Vojaĝoj kaj aliaj poemoj (1992)
  • Testamente, lumdiska kolekto da poezio kaj prozo, i.a. Lastaj Poemoj (2005)
  • Sub fremdaj ĉieloj (2008)
  • La konflikto de la Epokoj (1959-2018).
Akademiano jes
Esperantistiĝis en 1955
vdr

Edwin de KOCK [edŭin de kok] (naskiĝis la 9-an de marto 1930 en Sud-Afriko, mortis la 14-an de decembro 2022 en Edinburgo, Teksaso) estis sudafrika kaj usona instruisto kaj profesoro kaj unu el la plej gravaj Esperanto-poetoj.

De Kock en Sud-Afriko lernis Esperanton kaj verkis la unuan poemon en 1955. Krom kiel originala poeto li elpaŝis kiel biografo, esperantologo, poligloto, redaktoro kaj movadano. Li estis laika predikanto Adventista, misiisto, teologo, vegetarano kaj kontraŭrasisma aktivulo. De Kock krom en Esperanto ankaŭ verkis, tradukis kaj redaktis angle kaj afrikanse. Membro de la Akademio de Esperanto (1973-2007), Honora Membro de UEA ekde 2000.

Poezio kaj esperantologio[redakti | redakti fonton]

Sur la kampo de la poezio li ellaboris teoriojn pri metriko, klarigitajn en la antaŭparolo de Testamente (2007). Per originalaj poemoj li kontribuis al multaj revuoj, antologioj kaj librokolektoj.

Kiel esperantologo li i.a. kontribuis al la landnoma problemo kaj pledis gardi la diakritajn literojn. Eble plej grava estas lia eseo "Principoj por la takso de neologismoj" (1987), en kiu li proponas sep kriteriojn, per kiuj oni povus juĝi, ĉu "neologismo" estus bona kaj necesa. Samjare li mem eldonis ankaŭ "Leksikoneto de mal-anstataŭaĵoj dudirekta".

Sud-Afriko[redakti | redakti fonton]

En sia hejmlando De Kock estis prezidanto de la Esperanto-Asocio de Suda Afriko de 1977 ĝis 1989 kaj redaktoro de la landaj Esperanto-periodaĵoj Afrika Esperantisto, 19551957 kaj de Bona Espero, 19771979, 19861987.

Teksaso[redakti | redakti fonton]

Ekde la 4-a de oktobro 2000 de Kock estis Usona civitano. Li loĝis apud Edinburgo, Teksaso, Usono. En 2005 li estis honora gasto ĉe la Landa Kongreso de ELNA.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

Japaneskoj, 1982.
  • Kvin elementoj (1957-1958, eld. 1970)
  • Ombroj de la kvara dimensio (1961)
  • Fajro sur mia lango (1967)
  • Poemaro kaj prozeroj (1970)
  • Plukonstrue (1975)
  • Japaneskoj (1982)
  • Saluton al la suno (1983)
  • Vojaĝoj kaj aliaj poemoj, eldono de Flandra Esperanto-Ligo, 1992, Serio Stafeto n-ro: 16.
  • Testamente, lumdiska kolekto da poezio kaj prozo, konsiderata kiel lia ĉefverko[1], enhavas ankaŭ interalie Lastaj poemoj (2005)
  • Kontribuis al Beletra Almanako n-ro 1 de septembro 2007.
  • Sub fremdaj ĉieloj. 2008. 288 p. — ISBN 978-90-77066-33-1 (antologio de poezio (eĉ post la t.n. „Lastaj poemoj”), sed ankaŭ eseoj pri la historio de Esperanto en Sud-Afriko, pri memorindaj personoj, kiujn Edwin renkontis en kaj ekster la verda mondo (2007). Serio Stafeto n-ro: 32)
  • La konflikto de la epokoj, la majstroverko de Edwin de Kock, kreita en sep jaroj, kun longaj interrompoj, dum preskaŭ 60 jaroj, inter 1959 kaj 2018, eldono de Flandra Esperanto-Ligo, 2019, Serio Stafeto n-ro: 41.

Esperantologio[redakti | redakti fonton]

  • Principoj por la takso de neologismoj. En: Mattos, Geraldo (ed.). Centjara Esperanto. Chapecò (Brazilo): Fonto 1987, p. 76-92
  • Leksikoneto de mal-anstataŭaĵoj dudirekta (sinonimoj kaj antonimoj). Pretoria: Eld. la aŭtoro 1987, 21 p. ISBN 0-620-10746-4

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carlo Minnaja, Testamente, recenzo, revuo Esperanto, Universala Esperanto-Asocio, p. 250, n-ro 1330 (12), novembro 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]