Vladimír Dvořák (esperantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vladimír Dvořák (apartigilo)
Vladimír Dvořák
Persona informo
Naskiĝo 1960
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Familio
Edz(in)o Pavla Dvořáková
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vladimír DVOŘÁK (1960-) estas ĉeĥa esperantisto, inĝeniero pri ekonomio. Esperantiĝis en 1986, aktivis en Praga Junulara E-Klubo. En 1989-1992 prezidanto de Junulara Sekcio de Ĉeĥa-Esperanto Asocio (Ĉeĥa Esperanto-Junularo), en 1991-1993 vicprezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. En 2003 transloĝiĝis kun la familio el Prago al Písek. En 2011-2016 prezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Kun sia edzino Pavla Dvořáková li ĉeforganizis multajn Esperanto-aranĝojn - temas ekz. pri IFEF-Antaŭkongreso en Prago en 1991, Oficiala UK-Antaŭkongreso en Prago 1992 kun seminario pri Komenio, Mezeŭropa Junulara Semajno en Olomouc 1992, Interreligia ASISTI-Seminario en Tábor en 1994, ILEI-konferenco en Tábor en 1996, Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj en Pilský Mlýn apud Sedlice en 2006 (vidu [1]), unuaj du Vinaj seminarioj en Suda Moravio en 1989-1990, kleriga seminario pri "Esperanto kaj Interreto" Sabla Printempo en Písek (2006-2011), ĈEA-kongresoj kaj konferencoj en 2012-2016 (Břeclav, Nymburk, Prostějov, Ústí nad Orlicí, Pelhřimov), Antaŭkongresa Ekskurso de UEA en Svitavy en 2016 k.a.). Li meritas precipe pri ekonomia kaj jura stabiligo de la organizo.

Li esperantigis oficialan turisman retejon de la urbo Písek (http://www.icpisek.cz).

Filino Edita (1994) ankaŭ aktive regas Esperanton.