`Abdu'l-Bahá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
`Abdu'l-Bahá
`Abdu'l-Bahá
`Abdu'l-Bahá
Naskiĝo 23-a de majo 1844
Tehrano, Irano
Morto 28-a de novembro 1921
Ĥajfo, Israelo
Vidu ankaŭ biografian portalon
v  d  r
Information icon.svg

`Abdu’l-Bahá (arabe: عبد البهاء, "Servanto de Bahá'") estis la plej aĝa filo de Bahá'u'lláh kaj naskiĝis oficiale kiel `Abbás Effendi (perse: عباس افندی). Lia patrino Ásiyih Khánum (1820-1886), poste kaj pli vaste konata per sia titolo Navváb, naskis lin en Tehrano je la 23-a de majo 1844 (5-a de Jamádíyu’l-Avval 1260 p.H.), dum la sama nokto en kiu la Báb deklaris sian mision.

Lia patro nomumis lin en Sia testamento kiel la solan aŭtoritatan interpretiston de Siaj skribaĵoj, kaj li estis konata inter bahaanoj kiel la "Centro de la Interligo", la "Interpretanto de la Sanktaj Skriboj", la "Mistero de Dio", aŭ simple kiel la "Majstro" ĉar lin Bahá'u'lláh Mem nomis tiel. Bahaanoj rigardas lin kiel la perfektan ekzemplulon de vera bahaano.

Ekzila Junaĝo de `Abdu’l-Bahá (1844-1892)[redakti | redakti fonton]

`Abdu’l-Bahá junaĝe en 1868

Siajn unuajn ok jarojn `Abdu’l-Bahá pasigis en bonstato kaj harmonio, ĝis kiam sia patro Bahá'u'lláh estis enprizonigita dum kvar monatoj en la subtera kaceraĉo Síyáh-Chál (perse : "nigra truo", forgeskelo) de Tehrano je la fino de 1852. `Abdu’l-Bahá ricevis permeson vidi Lin en tiu malliberejo dum Lia ĉiutaga promeno, sed li tiel konsterniĝis pro la vido de sia patro en tiel mizera stato, ke li svenis. Fine Bahá'u'lláh estis liberigita, sed Li kaj sia tuta familio kun aliaj kredantoj estis devigitaj forlasi la urbon Tehrano kaj transiri direkte al Bagdado la montaron Elborz en okcidenta Irano dum tre malvarma vintro sen konvenaj vestaĵoj kaj nutraĵoj. Tiu vojaĝo markis por `Abdu’l-Bahá la komencon de ekzila periodo daŭronta dum 56 jaroj.

`Abdu’l-Bahá neniam vizitadis lernejon, sed lernis avide ĉion, kiu prezentiĝis al li. Lia plej grava instruanto estis sia patro. Jam kiam li estis infano, eminentuloj akceptis kaj admiris lian saĝecon kaj juĝ-kapablon, rekonante lin kiel samrangulon. Kiam lia ekzila vivo komenciĝis, li montris spiritan kaj korpan eltenpovon, fortecon kaj paciencon por helpi la familion kiel eble plej multe.

`Abdu’l-Bahá, kiel unua, intense komprenis la rangon kaj la antaŭdestinon de Bahá'u'lláh, kvankam Li ankoraŭ ne deklaris sian mision publike. Tion Bahá'u'lláh faris por la unua fojo nur je 1863 en Bagdado. Tiu ĉi konscio donis al `Abdu’l-Bahá supernaturan energion, nutritan samtempe de la aparta kora kaj amema rilato inter la patro kaj la filo.

La familio estis ekzilita al Konstantinopolo (nuna Istanbulo) en 1863 kaj baldaŭ poste al Adrianopolo (nuna Edirne en la eŭropa parto de Turkio), kie la grupo restis kvin jarojn. En 1868 la ekzilitoj, kiuj intertempe kreskis al grupo de ĉirkaŭ 70 kredantoj, estis plusenditaj al Akko ( 'Akká ) en Palestino. Tiu fotikaĵa urbo estis siatempe naŭza kaj haladza pun-kolonio de la Turka Imperio, en kiu estis malliberigitaj ĉiuj, kiuj estis krimuloj aŭ iamaniere malplaĉis al la turka registaro.

Intertempe `Abdu’l-Bahá fariĝis reprezentanto de Bahá'u'lláh : Li akceptis tiujn, kiuj deziris interparoli kun lia patro, li kontaktis la urbestrojn, politikistojn kaj pastrojn. Li reakordigis, repacigis kaj organizis. Iam ĉiuj malliberuloj malsaniĝis je tifo, malario kaj disenterio pro la terure mizeraj viv-kondiĉoj kaj la neeltenebla varmego. Tiam `Abdu’l-Bahá flegis ĉiujn kun granda zorgemo, manĝigis ilin, maldormis apud ili, ĝis li same grave malsaniĝis pro elĉerpiĝo.

Iom post iom `Abdu’l-Bahá ekkontaktis la loĝantojn de Akko, kiuj kredis, ke la bahaanoj estas krimuloj kaj devas esti traktataj kiel tiaj. Kvankam li estis malhelpata en tiuj klopodoj, li tamen sukcesis post kelkaj jaroj konkeri la korojn de tiuj ĉi homoj. Li fariĝis altira centro por ĉiuj, kiuj serĉis konsilon. Li zorgis pri la plej malriĉaj, havigante al ili nutraĵon. Fine `Abdu’l-Bahá sukcesis atingi, ke la rigoraj kondiĉoj de la mallibereco estis mildigitaj tiel, ke bahaaj pilgrimantoj rajtis viziti Akkon kaj ke la izoleco iom post iom estis ĉesigita. Li fine povis lui eĉ kamparan domon, tiel ke Bahá’u’lláh, kiu dum aŭ jaroj ne vidis verdaĵon, povis pasigi siajn lastajn vivojarojn en la kamparo. `Abdu’l-Bahá mem restis en Akko por zorgi pri ĉio.

Unusola gvidanto aŭtoritata de la Bahaa Kredo (1892-1921)[redakti | redakti fonton]

En 1892 Bahá'u'lláh forpasis, kaj en Sia testamento Li difinis Sian plej aĝan filon `Abdu’l-Bahá kiel Sian posteulon kaj la unusolan homon, kiu rajtas interpreti Liajn Skribojn. Li skribis :

"Kiu turnas sin al li, tiu sin turnis al Dio, kaj kiu deturnas sin de li, tiu sindeturnas de Mia Beleco, malakceptis Mian pruvon kaj pekis kontraŭ Mi."

Per tio Bahá'u'lláh klarigis nemiskompreneble la rangon de `Abdu’l-Bahá kiel la centro de respekto de ĉiu Bahaano. Li karakterizas lin kiel 'Sian pruvon'. Tio signifas, ke la persono `Abdu’l-Bahá, liaj vortoj kaj liaj agoj montras la forton kaj la eblojn de la revelacio de Bahá’u’lláh. Lia gvido, liaj interpretadoj de la Skriboj montras la ekzaktan direkton por la realigo de la plano, kiun Bahá’u’lláh formulis : la realigo de la unueco de la homaro.

Por neniu homo eblas kompreni la rangon de Revelacianto, de "Tiu, Kiun Dio manifestas". En la Bahaa religio Tiu mem nomumas 'normalan' homon, kiu rolas kiel peranto inter Li kaj Liaj sekvantoj. Per tio la Bahaanoj akceptintaj `Abdu’l-Bahá-n, estis, estas kaj estos protektataj kontraŭ memdetruo kaj nepripensitaj paŝoj, kio estigus disigon kaj malunuecon. Tio estas unika kaj nekomparebla rolo en la tuta religia historio ĝenerale.

En 1901 ‘Abdu’l-Bahá kaj lia familio kaj Bahaaj geamikoj ankoraŭ estis en strikta mallibereco en Akko kaŭze de malica kalumnia kampanjo. Sed tio ne malhelpis `Abdu’l-Bahá-n havi viglajn kontaktojn kun multege da bahaanoj kaj fari grandegan korespond-laboron al demandantoj kaj kredantoj el ĉiuj partoj de la mondo. Multe da tempo li oferis por viziti malsanulojn kaj malfeliĉulojn en iliaj hejmoj, kaj en la plej malriĉaj kvartaloj de Akko neniu gasto estis pli bonvenigata ol la 'Majstro' .

Al plejmulto da homoj la malfacilaĵoj de mallibereja vivo kaŭzus terurajn suferojn, sed por `Abdu’l-Bahá ili enhavis nenion teruran. Estante en la malliberejo li skribis :

"Ne malĝoju pro miaj mallibereco kaj malbonsorto ; ĉar tiu ĉi mallibereco estas mia belega ĝardeno, mia palaca paradizo kaj trono de regado inter la homaro. Mia malbonsorto en la malliberejo estas krono, kiu glorigas min inter justuloj."

Ĉiu povas esti feliĉa en la kondiĉoj de komforto, bonstato, sukceso, plezuro kaj ĝojo. Sed se oni estas feliĉa kaj kontenta en tempo de zorgoj, malfacilaĵoj kaj ĝenerala malsano, tio ĉi estas pruvo de nobleco.

Ekzistas multnombraj raportoj de plej diversaj pilgrimantoj, kiuj rakontis pri vizitoj en la hejmo de `Abdu’l-Bahá en la tempo de plej granda mizero. Ekzemple s-ro Thornton Chase resumis siajn impresojn pri la mallibereja vivo en Akko jene :

"Dum kvin tagoj ni restis inter tiuj muroj, malliberuloj kune kun Tiu, Kiu loĝas en la 'Plej Sankta Malliberejo'. Ĝi estas malliberejo de paco, de amo kaj de servado. Tie estas nenia volo, nenia deziro krom la deziro de bono de la homaro, de paco de la mondo, de konfeso de patreco de Dio kaj reciprokaj rajtoj de homoj kiel Liaj kreaĵoj, Liaj infanoj. Vere, la efektiva malliberejo, la sufokanta atmosfero, la apartigo de ĉiuj sinceraj kordeziroj, la ligoj de la mondumaj kondiĉoj, estas ekster tiuj ŝtonaj muregoj, dum interne de ili estas la libereco kaj la pura atmosfero de la Spirito de Dio. Ĉiuj zorgoj, tumultoj, ĉagrenoj aŭ mondaj deziroj estas forigitaj de tie."

Vojaĝoj al Okcidento por diskonigi la Kredon (1911-1913)[redakti | redakti fonton]

`Abdu’l-Bahá en Parizo je 1913

En Septembro 1908 `Abdu’l-Bahá estis fine liberigita el la malliberejo Akko kaŭze de la Junturka Revolucio. Li estis 64-jara. Nun nova vivoparto komenciĝis por li. Li translokiĝis de Akko al Ĥajfo kaj de Ĥajfo al Aleksandrio, daŭrigante ĉiujn aktivecojn de la pli frua vivo en Akko.

Post longaj jaroj da strebado kaj suferado `Abdu'l-Bahá sukcese finverkis la Maŭzoleon de la Báb ĉe loko specife montrita de Bahá’u’lláh mem en 1891 sur la deklivo de la Monto Karmel, kaj en ĝi li entombigis la sanktajn relikvojn de la Báb je la 21-a de marto 1909.

En 1911 li tiam ekiris por sia unua vizito en la okcidenta mondo. La unua celo estis Londono. Li kunvenis kun eminentuloj, politikistoj, personecoj de la socia vivo kaj ankaŭ kun ordinaraj homoj. Li prelegis en preĝejoj kaj universitatoj por proklami la mision de Bahá’u’lláh kaj por paroli pri la spirita naturo kaj la antaŭdestino de la homo. Krome li kuraĝigis la unuajn okcidentajn Bahaanojn vivi respondecan kaj virtan vivon.

Post Britujo li vizitis Parizon, kie lia tempo estis ankaŭ plenigita per ĉiutagaj prelegoj, konferencoj, paroladoj kun ĉiuspecaj homoj el diversaj nacioj. Post tio li revenis Egiptujon, restis tie en la vintra intertempo kaj vojaĝis al Usono en aprilo, respondante al fervora invito de la amerikaj bahaanoj. Tie li vojaĝis du monatojn, ŝipiris al Britujo, kie li parolis en Esperanto-asocio, kuraĝigante la aŭskultantojn lerni la Internacian Lingvon Esperanto.

Sekvis pluraj vojaĝoj tra Eŭropo, post kio li reatingis Ĥajfon en 1913.

Unua mondmilito kaj vivofino en Akko[redakti | redakti fonton]

`Abdu’l-Bahá tiam estis sepdek-jara, kaj la longa kaj malfacila laborado, kulminanta en tiuj lacigaj okcidentaj vojaĝoj, eluzis liajn korpajn fortojn. Lia sano forte suferis pro vivo plena de ŝarĝiteco : li malsaniĝis je tuberkulozo en sia infanaĝo, vivadis en haladza, malhela ĉambro, antaŭe uzita kiel kadavrejo, sen mebloj, sekve de kio li suferis je reŭmatismo kaj sentis la postsekvojn de frostoŝveloj dum sia tuta vivo. Oni povas imagi, kiajn fortojn kaj energion sub tiaj cirkonstancoj li devis eluzi en sia aĝo por vojaĝadi kaj publike paroladi.

En tiu situacio li verkis "Tabuleton al la Kredantoj en Oriento kaj Okcidento":

"Amikoj, venas la tempo, kiam mi ne estos plu kun vi. Mi faris ĉion, kio estis farebla. Mi servis al la Kredo de Bahá’u’lláh ĝis la ekstremo de mia povo. Mi laboris nokte kaj tage dum ĉiuj jaroj de mia vivo. Ho, kiel mi sopiras, ke la kredantoj prenu sur siajn ŝultrojn la respondecon por la Kredo ! Nun estas la tempo proklami la Regnon de la Plejglora ! Nun estas la horo de unueco kaj konkordo ! Nun estas la tago de spirita harmonio inter la amikoj de Dio !"

Rimarkinda ekzemplo de la antaŭvidemo de `Abdu’l-Bahá montriĝis en la monatoj tuj antaŭ la Unua mondmilito. En tempo de paco en Ĥajfo ordinare estis granda nombro da pilgrimantoj, sed de tiu tempo li iom post iom forsendis la pilgrimantojn, kiuj estis en Ĥajfo. Kun la komenco de la milito ‘Abdu’l-Bahá denove fariĝis malliberulo de la turka registaro.

Dum la milito li estis tre okupata per prizorgado de la esencaj kaj spiritaj bezonoj de la homoj ĉirkaŭ li. Li persone organizis vastajn agrikulturajn laborojn apud Tiberiado, tiamaniere sekurigante grandan provizon da tritiko por ĉiuj - kaj Bahaanoj kaj aliaj -, kiuj suferis malsaton. Je la 27-a de aprilo 1920 `Abdu’l-Bahá estis ordenita kiel "Kavaliro de la Brita Imperio" pro liaj nekompareblaj meritoj dum tiu konflikto.

Funebraĵoj de `Abdu’l-Bahá

Je 28-a de novembro 1921 `Abdu’l-Bahá mortis tiel kviete, ke li ŝajnis trankvile endormiĝinta. La sekvantan matenon okazis la entombigo en unu el la ĉambroj de la Maŭzoleo de la Báb. Mi citas S-inon Bromfield :

"… malrapide ili supreniris la monton Karmelo, la Vinberejo de Dio... Post duhora irado ili atingis la tomboĝardenon de Báb... Dum la granda amaso premis sin de ĉiuj flankoj ... reprezentantoj de diversaj sektoj, Islamanoj, Kristanoj kaj Judoj, ĉiuj kore flamantaj per varmega amo al `Abdu’l-Bahá, kelkaj pro impulso de la momento, aliaj antaŭpreparitaj, levis la voĉojn en laŭdo kaj bedaŭro, donante la lastan adiaŭan omaĝon al la amato. Tiel unuvoĉe ili aklamis Lin, kiel saĝan edukiston kaj paciganton de la homa gento en tiu ĉi malfacila kaj malgaja tempo, ke nenio ŝajnis resti direbla por Bahaanoj."

Fundamente verkita el "Vivo de ‘Abdu’l-Bahá" de Anja Niemand, en la publika areo.

Verkoj de `Abdu’l-Bahá[redakti | redakti fonton]

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa Ortografio ».

Ĉi sube estas listo de verkoj de `Abdu’l-Bahá jam tradukitaj en Esperanton :