À mort l’arbitre (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
À mort l’arbitre
filmo
Originala titolo À mort l'arbitre
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1984
Ĝenro filma dramo, association football film
Kameraado Edmond Richard
Reĝisoro(j) Jean-Pierre Mocky
Produktisto(j) Raymond Danon
Scenaro Jacques Dreux • Jean-Pierre Mocky
Muziko de Alain Chamfort
Rolantoj Michel Serrault • Carole Laure
IMDb
vdr

À mort l'arbitre (Morton al arbitraciisto) estas franca drama filmo de Jean-Pierre Mocky, aperinta en 1984.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Trudinte penalon, arbitraciisto estas postsekvata de klub-subtenantaro de la malgajninta teamo.

Antaŭ grava futbala matĉo, policanaro estas instalata, estrata de inspektoro Granowski dum ekscititaj klub-subtenantoj, el kiuj Rico kaj lia kunularo alvenas al la stadiono. En la fino de la matĉo okazas batalo inter subtenantoj de ambaŭ teamoj. Maurice, la arbitraciisto kaj lia fianĉino estas postsekvataj ĝis televida stacio kie okazas elsendo. Ili forfuĝas kaj denove estas sekvataj de Rico kaj lia bando en komerca centro kie ili rifuĝas. Rico nevole mortigas unu el siaj amikoj kaj kredigas al siaj ceteraj amikoj, ke mortigis lin Maurice.

La klub-subtenantoj iras ĝis la domo de la fianĉino celante mortigi la arbitraciiston.

La bando serĉas la loĝejon, kie la fianĉino loĝas. Ili atakas gardiston, tranĉas la telefon-liniojn, rompas pordon de najbara loĝejo kaj finfine trovas la ĝustan pordon. Tiam ili ekipiĝas per materialo por enrompi la blenditan pordon kaj ankaŭ malŝaltas la elektron. La duopo akrobate forfuĝas tra la fenestro, Rico estis vundita de la fianĉino kaj unu el la homoj falis kaj mortis. La duopo denove estas postsekvata ĝis fabriko dum policanoj estrataj de Granowski samtempe alvenas. Alia homo mortas, la arbitraciisto estas pafvundita, tamen la duopo sukcesas eskapi ĝis konstruejo. Rico sekvas ilin per aŭtoĉaro kaj ili trovas aŭton por fuĝi. Rico puŝas la aŭton en kavaĵon kaj forveturas sed Granowski fine retrovas lin.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Komentaro[redakti | redakti fonton]

Jean-Pierre Mocky subskribis kultan verkon montrante la mondon de futbalo per alia rigardo. Li montras al ni klub-subtenantojn, kiuj pro nura penalto trudita de la arbitraciisto, povas transiri en frenezecon, ĉefe Rico, la bandestro, enkorpigita de Michel Serrault, kiu iros ĝis la neripareblo koncerne la arbitraciiston, ludatan de Eddy Mitchell kaj lian kunulinon, ludatan de Carole Laure.

Plie, Mocky montras al ni la homan stultecon, personigitan de Rico, malnobla kaj fia ulo.

Pri la filmo[redakti | redakti fonton]

  • En la sceno, kie la arbitraciisto kaj lia kunulino troviĝas en ŝia loĝejo, kiam la najbaroj aŭdas la teruritajn kriojn de Martine (ludata de Carole Laure) , aŭdeblas kanzono de Alain Chamfort, Rendez-vous, el albumo Secrets Glacés, aperinta la jaron de la filmado.
  • La filmo aperis unu jaron antaŭ la eventoj de Heysel.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]