Àger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Àger
Ŝtato Flago de Hispanio Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago de Katalunio Katalunio
Komarko Noguera
Poŝtkodo 25691
Areo 160,6 km²
Alteco 642 m.
Loĝantaro 557 loĝ. (2008)
Loĝantonomo agerenc, agerenca (aĵerenk, aĵerenka)
Retejo www.ccnoguera.cat/ager
Koordinatoj 42°0′13″N 0°45′45″E  /  42.00361°N, 0.7625°O / 42.00361; 0.7625 (Àger)
v  d  r
Information icon.svg


Geografio[redakti | redakti fonton]

La valo de Àger estas sub-regioneto troviĝanta en la komarko la Noguera en Katalunio je 620 metroj super la marnivelo. Ĝi kuŝas meze de montoj tuj sub la Montsec-kresto, kiu estas tipa antaŭ-pirenea montaro, de oriento al okcidento. La riveroj Noguera Pallaresa kaj Noguera Ribagorçana havas erozitan rektangulan vojon tra la kresto, tiele formante la interkrutejojn Terradets kaj Mont-rebei, kiuj disigas la monton laŭ tri klaraj partoj: Montsec de Rúbies en la oriento, Montsec d'Ares en la centro kaj Montsec de l'Estall en la okcidento. Laŭ la suda flanko de Montsec d'Ares la Valo de Àger kuŝas paralela al ĝi kaj ĉe ĝia piedo. Ĝi karakteriziĝas per migdal- kaj olivarbejoj, ankaŭ kultivitaj cerealaj kampoj. Ĝia privilegia situacio, protektita de la frosta pirenea vetero, rezultigas agrablan kontinentan mediteranean mikroklimaton.

Libera Flugado[redakti | redakti fonton]

Paraglisado en Àger (Katalunio)

Valo de Àger estas escepta libera flugejo. Ĉi tiu loko estas sufiĉe speciala ĉar, ĝuste kiel la Alpoj, ĉi tie estis grandega ĉifa zono kiam la kontinentaj platoj koliziis milioncentojn da jaroj antaŭe. La loko havas tute malsamajn rokajn formojn al la plejmulto de la aliaj flugaj lokoj. Io kiel en okcidenta usona filmo. Multkoloraj rokoj, nadloj kaj montojn estas ĉie, de malhele ruĝa al preskaŭ blanka marmoro. Ĉi tiu loko estis kiel la Mekko por pendglitantoj kaj paraglisantoj en la 90-aj jaroj.

Spertaj lokaj pilotoj asertas ke por facila uzo de termoj la plej bona aŭ la 'plej malvarma' tempo de la jaro estas je malfrua / fina septembro. En bonaj tagoj oni eblas atingi inter 800 kaj 1000 metrojn super la lanĉejo, (t.e. 2300-2500 metrojn super la marnivelo). La ĉefa vala vento estas milda de okcidente en la valon kaj sur la ebenaĵoj super la malantaŭo de la lanĉejo estas tre milda vosta vento (de la sudo) en la direkto al la proksima cela kampo.

Paraglisantoj enamiĝis al ĉi tiu loko ĉar ili povas surterĝi ĉie. Lanĉejo estas rekte super Àger je 15 minuta vojo. Ĝi havas sudan alfronton kaj la elira alteco estas 1560 metra. Termaj kurentoj kutime komencas je proksimume tagmezo. La lanĉejo estas grandega kaj estas spaco por ĉirkaŭ 120-150 paraglisantoj, ĝi estas facile atingebla. Tie estas facilaj lokoj por alteriĝi ĉie en la tuta valo, pro tio la loko estas perfekta por maltmulte flugtempaj pilotoj.

Pejzaĝo kaj Geologio[redakti | redakti fonton]

Montsec estas formita de sedimentaj tavoloj originitaj en la sekundara epoko, kiuj koincidas kaj intermiksiĝas kun la sedimentoj de la terciara kaj kvaternara epokoj. Ĉi tie estas ideala loko por sciencaj studaj ekskursoj; la nekutimaj rokaj eksterteriĝoj estas vizititaj regule de geologoj de multaj kaj diversaj landoj, pro ĝia escepta eduka valoro. Specialaj punktoj de intereso estas ĉe La Règola, La Baronia kaj la "Pedrera" (deklivo) de Rúbies. Ankaŭ de granda intereso estas la loka pejzaĝo, kiu povus esti impone majesta, kiel la interkrutejo de Mont-rebei, aŭ paca izoleco, kiel la malgrandaj valoj ĉirkaŭ Nia Sinjorino de Colobor.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la valo de Àger estas multa amasigita historio. Estas nek certeco pri la iberiaj kolonioj nek ankaŭ precizaj datumoj pri la romia periodo; sed la valo devis havi gravan rolon laŭ la konservitaj vestiĝioj montras pri ĝi. La historio de la valo estas ligita al la karaktero de la regiono, kun ĝia ideala situacio, kiu kaŭzis feŭdan domajnon centrigita en la kastelo, kaj kondukis al la evoluado de grava urbo, kiu estis la sidejo de vicgrafo en la pli granda grafejo Urgell (11-a al 15-a jarcentoj). Ĉi tiu graveco en mezepokaj tempoj ŝuldiĝas al la evoluado de la laboro de Arnau Mir de Tost, kiu konkeris la valon al la maŭroj en la 11-a jarcento. Kaj ĉi tiu kultura florado estas reflektita en la evoluado de la urbo mem, kiu ankoraŭ retenas kuriozan ĉarmon, ne nur pro sia arkitektura heredaĵo, referita sube, sed ankaŭ pro siaj krutaj kaj volvantaj stratoj de domoj laŭ kampara antaŭ-pirenea stilo. Kiel sub-komarko (sub-regioneto), ĝi ĝuas ian ekonomian vivon, ĝis tre lastatempe tenadanta printempan kaj aŭtunan foirojn kaj dimanĉan bazaron, kiu unuigis la popolon de la tuta valo. Dum la 18-a jarcento ĝi ĝuis duan periodon de ekonomia kresko, kiu estas reflektita en la urba evoluado de tio periodo. La strato Sant Martí elvokas ĉi tion, per la rimarkinda ekzemplo de la familia domo Portolá. Tie ĉi naskiĝis Gaspar de Portolà i Rovira (1717-1786), la fondinto kaj unua Guberniestro de Kalifornio.

Artisma heredaĵo[redakti | redakti fonton]

La valo de Àger havas riĉan artisman heredaĵon, kies plimulto troviĝas en la urbo mem. Tie ĉi oni povas viziti la kastelon kiu havas serion da gravajn restaĵojn, inkluzivante la restaĵon de la eble maŭra defenda muro, la kapitula preĝejo de la 11-a jarcento, la arkaĵejo de la 14-a, kaj la kapitula domo de la 16-a jarcento. Tie estas ankaŭ la paroĥa preĝejo, kiu en ĝia strukturo harmonizas la romanikan kun la gotikan kaj nov-klasikan stilojn, kaj trezor-posedas baptan fonton, adaptita de roma sarkofago de la 3-a jarcento. La restaĵoj de la mezepoka urba muro ankaŭ estas rimarkinda. En la municipo, sed ekster la urbo Àger, estas konstruaĵa grupo ĉe Cas, kun gvatoturo kaj romanika preĝejo (11-a kaj 12-a jarcentoj), la turoj de Fontdepou kaj Masos de Millà (10-a kaj 11-a jarcentoj); la biendomo "del Rei" (de la reĝo) en Vilamajor (13-a jarcento); la pitoreska ermitejo La Pertusa apud Corçà (11-a - 12-a jarcentoj), la grandioza kastelo de Sant Llorenç del Montsec (11-a jarcento), kaj ankaŭ restas malpli gravaj, sed ankoraŭ nedisputeble arkitektur-interesaj restaĵoj, ĉe Montaspre, Claramunt, Mallabecs, Escumó kaj la postvivantaj partoj de la Romia vojo kiu iris al Balaguer.