Ádám Pálóczi Horváth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ádám Pálóczi Horváth
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1760 (1760-05-11)
en Kömlőd
Morto 28-an de januaro 1820 (1820-01-28) (59-jaraĝa)
en Nagybajom
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Klára Kazinczy vd
Profesio
Okupo komponistopolitikisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ádám Pálóczi Horváth [pAloci horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pálóczi Horváth Ádám estis hungara poeto, verkisto kaj komponisto naskiĝinta en Kömlőd, la 11-a de majo 1760. Li mortis en Nagybajom la 28-a de januaro 1820.

Komuna memortabulo pri Ádám Pálóczi Horváth

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li frekventis lernejojn ekde 1773 en kolegio de Debrecen pri religio, poste li tamen diplomiĝis pri advokato kaj inĝeniero. Ekde 1783 li vivis en diversaj vilaĝoj de departementoj Zala kaj Somogy, kie li bone vivtenis sin el agrikulturado. Li havis laŭvice 3 edzinojn. En 1790 li tutlande iĝis poeto kaj samtempe li fervore parlamentadis, fine li aliĝis ankaŭ al framasonismo. Inter 1812-1818 en Petrikeresztúr li aranĝis literaturan rondon ankaŭ por virinoj. En 1814 li akuziĝis pro kontraŭgermanaj poemoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Hunniás 1787
  • Holmi (=Aĵoj) 1793)
  • ’’Ó és Új mint-egy Ötödfél-száz Énekek’’ 1813 kantaro
  • A tétényi leány Mátyás királynál (=la fraŭlino el Tétény antaŭ Matiaso la 1-a) 1816
  • Rudolphias 1817

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]