Ágost Zichy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágost Zichy
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1852 (1852-06-14)
en Penzing
Morto 4-an de oktobro 1925 (1925-10-04) (73-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojHungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Partio Liberal Party vd
Familio
Patro Szerafin Ferenc Zichy vd
Gefratoj József Zichy • Theodor Zichy vd
Profesio
Okupo politikisto • esploristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo Ágost Zichy [Agoŝt ziĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zichy Ágost estis hungara vojaĝisto, membro (korespondanta en 1880) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis vásonkői.

Ágost Zichy [1] naskiĝis la 14-an de junio 1852 en Penzing (Vieno). Li mortis la 4-an de oktobro 1925 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágost Zichy frekventis universitaton en Vieno kaj Budapeŝto ricevinta juran diplomon en 1875. Post lernado li vojaĝis al Azio, ekzemple al Ĉinio, Japanio, Siamo. Hejmenveninta li prelegis pri la vojaĝo. En 1878 li pasis duonjaron en Ameriko. Li estis elektita parlamenta deputito en 1879. Inter 1883-1892 li estis guberniestro de Fiume, kiu estis tiam apartenaĵo de Hungara reĝlando (nuntempa Rijeka en Kroatio). Ekde 1892 li estis membro de la hungara supera ĉambro. Ekde 1911 li havis postenon en kortego de la Habsburgoj ĝis 1918.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tanulmány a japán művészetről (Studo pri la japana arto), (1879)
  • Dominion of Canada (1879)
  • A Boro-Budur Jáva szigetén (1881)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.