Ágoston Kollányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágoston Kollányi
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1913 (1913-11-06)
en Esztergom
Morto 7-an de majo 1988 (1988-05-07) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Infanoj Ágoston Kollányi, Jr. • Judit Kollányi
Okupo
Okupo filmreĝisoro
vdr

Ágoston KOLLÁNYI [Agoŝton kolAnji], hungare Kollányi Ágoston, Esperante Aŭgusteno Kollányi estis hungara reĝisoro.

Ágoston Kollányi naskiĝis la 6-an de novembro 1913 en Esztergom - mortis la 7-an de majo 1988 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágoston Kollányi akiris diplomon pri matematiko-fiziko en universitato, poste li frekventis aktoran akademion pri reĝisorado en Budapeŝto. En 1947 li faris reklamajn filmojn. Post 3 jaroj li ekhavis taskojn por produkti sciencajn-edukajn filmojn. En tiu fako li estis tutmonde konata, en 1956 li ricevis premion en Cannes. Li ricevis premion Kossuth en 1958, poste ankaŭ aliajn 2 premiojn.

Liaj reĝisoraĵoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • sennombraj kinejaj filmoj (plej ofte mallongaj filmoj), ekzemple Beszélnek a színek (Parolas la koloroj), 1953; Aggtelek, 1954; Kati és a vadmacska (Katenjo kaj la sovaĝkato) (escepte longa filmo), 1955; István Szőnyi, 1957; Monguzok szigete (Insulo de mungotedoj) (kun helpo de Jugoslavio), 1958; Ének a vasról (Kanto pri fero), 1963; Mindenki a holdra néz Ĉiuj rigardas la Lunon), 1969; A természet geometriája (Geometrio de la naturo), (1974); Színház Győrben (Teatro en Győr), 1978; Álmodik az állatkert (Sonĝas la bestoĝardeno), 1984; Ünnep Esztergomban (Festo en Esztergom), 1987

Fontoj[redakti | redakti fonton]