Ákos Császár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ákos Császár
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1924 (1924-02-26)
en Budapeŝto
Morto 14-an de decembro 2017 (2017-12-14) (93-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Katolika Universitato Pázmány Péter
Parencoj Elemér Császár
Okupo
Okupo matematikisto • topologo • universitata instruisto
vdr

Ákos Császár [Akoŝ ĉAsAr] (laŭ la hungara skribmaniero Császár Ákos; naskiĝis la 26-an de februaro 1924 en Budapeŝto kaj mortis la 14-a de decembro 2017) estis hungara matematikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ákos Császár frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1942-1947, en la sekva jaro li doktoriĝis. Poste li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto, kie li havis diversajn altajn postenojn (ankaŭ krom la universitato li havis diversajn postenojn). Li redaktis diversajn matematikajn periodaĵojn kaj okupiĝis precipe pri topologia spaco kaj funkcio (matematiko). En 1994 li pensiuliĝis.

Li apartenas al la granda kvinopo de hungaraj matematikistoj, kiuj finis la lernadon en 1947 kun János Aczél, László Fuchs, János Horváth (matematikisto) kaj István Sándor Gaál. Li ricevis premion Kossuth en 1963, inter 1962-2009 ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Fondements de la topologie générale (1960, ankaŭ angle kaj germane)
  • Bevezetés az általános topológiába (1970)
  • Szintopogén csoportok (1970)
  • Extensions of Quasi-Uniformities (1981)
  • Simultaneous Extensions of Screens (1989)
  • Iliadis Absolutes for Arbitrary Spaces (1991)
  • General Absolutes of Topological Spaces (1991)
  • D-Completions of Pervin-Type Quasi-Uniformities (1993)
  • Simultaneous Extensions of Cauchy Structures (1994)
  • On a Problem of Simultaneous Quasi-Uniform Extension (1999)

Fontoj[redakti | redakti fonton]