Álvaro Obregón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Obregón Salido, Álvaro.jpg

Álvaro OBREGÓN SALIDO estis meksika politikisto kiu naskiĝis la 19-an de februaro, 1880, en Navojoa, urbo de la ŝtato Sonoro, Meksiko, kaj mortis la 17-an de julio, 1928 en Meksikurbo.

Tre juna ĉi tie meksika junulo montris grandan entreprenemon, kaj 19-jaraĝe li inventis maŝinon por rikolti kikerojn; du jarojn poste, li estis prospera membro de la komunumo, malgraŭ sia malriĉa deveno. En 1911, je la triunfo de Francisco I. Madero, li aliĝis al lia movado kaj prezentis sin kiel kandidato por urbestro de Huatabampo, sia naskiĝloko. La sekvantan jaron, post la subleviĝo de Pascual Orozco, Obregón organizis etan armeon de 300 homoj, kiun li metis je la dispono de la guberniestro de la ŝtato, José María Maytorena. Tiel li partoprenis kun sukceso en kelkaj bataloj, kio gajnigis al li la gradon de kolonelo; tamen, li poste petis esti licencita de l' armeo kaj revenis al siaj privataj laboroj.

En 1913, kiam li eksciis pri la murdo de la prezidanto Madero, Obregón denove metis sin je la dispono de la guberniestro, kaj tiel li sukcese militis en la urboj Nogales, Naco, Santa Rosa kaj Santa María. En septembro, Venustiano Carranza nomis lin komandanto de la nordokcidenta armeo.

En tiu tempo, en Meksiko intermilitis diversaj frakcioj; la plej gravaj estis tiuj de Francisco Villa, Emiliano Zapata, la oficiala armeo de la uzurpanto Victoriano Huerta (kiu planis la murdon de la prezidanto Madero), la de Venustiano Carranza, kiu nomis sin mem ŝarĝito de la ekzekutiva povo, post la murdo de Madero, kaj la de Álvaro Obregón.

Obregón alianciĝis al Carranza kiam Villa malferme ribelis kontraŭ la memproklamita komandanto de la konstitucia armeo. Tiel, Obregón lanĉis sukcesan kampanjon kontraŭ Villa, kiu estis malvenkita en la batalo de Celaja, en aprilo, 1915. Poste, li estis nomita sekretario de Milito, en la registaro de Carranza, sed en 1917, post la promulgado de la konstitucio, li rezignas kaj retiriĝas al sia bieno, en Huatabampo.

En julio 1919, Obregón prezentis sian kandidatecon por la prezidanta elekto de 1920. Tamen, Carranza ne deziris ke militisto estu sia sukcedanto kaj apogis al Ignacio Bonilla. Tamen, Obregón havis fortan apogon ĉe la laboristoj, politikaj partioj kaj ĉefe, ĉe la generaloj de Sonora. Tiuj ĉi lanĉis la proklamon de Agua Prieta, per kiu ili malagnoskis la registaron de Carranza kaj nomis al Adolfo De La Huerta kiel provizora prezidanto, kiu organizis la balotadon en 1920.

Tiel, la 1-an de decembro, 1920, Álvaro Obregón fariĝis prezidanto. Unu el liaj plej gravaj atingoj estis la kreado de la ministerio de Publika Edukado, kies ĉefo estis José Vasconcelos, elstara politikisto kaj intelektulo, kiu lanĉis klerigan kampanjon tra la tuta lando.

Ĉe la fino de sia kvarjara periodo, Obregón favoris la kandidatecon de Plutarco Elías Calles. Tio ĉagrenis al Adolfo de la Huerta, kiu kovis prezidantan ambicion kaj lanĉis ribelon kiu estis sufokita en sango. Post la elekto de Calles kiel prezidanto, en 1924, Obregón denove retiriĝis al Sonoro.

En 1927, laŭ instigo de Obregón, Calles reformis la konstitucion por permesi la reelekton. Tiel, la eksprezidanto prezentis sin kiel kandidato en la balotado de 1928. Li estis elektita, sed ne povis preni la povon. La 17-an de julio, 1928, katolika fanatikulo murdis lin dum bankedo celebranta lian reelektiĝon.

Post lia morto, la kongreso nomis al Emilio Portes Gil kiel provizora prezidanto, kiu kunvokis balotadon por la sekvanta jaro.