Álvaro Uribe Vélez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Álvaro Uribe Vélez,
Prezidento (2002.08.07 - 2010.08.07)

Álvaro Uribe Vélez, estas kolombia politikisto naskita la 4-an de julio de 1952 en Medellín (Kolombio).

Li studis juron en la Universitato de Antjokio, kaj specialiĝis pri Administrado kaj Direktado en la Universitato Harvard . En 1998-1999 li estis studento en la Universitato de Oksfordo danke al stipendio de la Britia Konsilio.

Álvaro Uribe Vélez komencis sian publikservan okupiĝon ekde sia frua junaĝo. En 1976 li laboris en Publikaj Entreprenoj de Medellín (EEPPM) kiel Ĉefo de Posedaĵ-administrado. (EEPPM estas ŝtata entrepreno kiu servas akvon, kloakreton, elektron, telefonion, gason kaj perkablan televidon, en urbo Medellín kaj kelkaj regionoj de Antjokio kaj Kolombio).

En 1977-1978 li estis Ĝenerala Sekretario de la tiama Ministrejo de Laboro, kiun poste li mem -dum sia una prezidanteco 2002-2006- kunfandiĝis kun la tiama Ministrejo de Sano, en la nuntempan Ministrejo de Socia Protektado.

De 1980 al 1982 li estis Direktoro de la nacia Administra Unuo por Civila Aeronaŭtiko. Sub lia administrado estis konstruita la Internacia Flughaveno José María Córdova, en municipo Rionegro, proksime de Medellín.

Álvaro Uribe Vélez estis urbestro de Medellín en la jaroj 1982-1984; membro de la Urba Konsilio de Medellín en 1984-1986, kaj departamentestro de Antjokio en 1995-1997. Ekde ĉi-lasta ŝtata posteno li iniciatis modelon de "komunuma ŝtato", konsistanta en kunsidoj kun la civitanoj por ilia aktiva partopreno en fundamentaj ŝtataj kaj porpopolaj decidoj, modelon kiun li poste utiligis amplekse dum sia prezidado, per "Komunumaj Konsilioj".

En 1986-1994 li estis membro de la kolombia Senato, laboro en kiu li ricevis honoraĵojn kiel senatano elstara kaj senatano kun plej bonaj iniciatoj.

Li estis elektita kiel Prezidento de Kolombio, unue por la periodo 2002.08.07-2006.08.07, kaj -la 28an de majo de 2006 per 62.2% de la popolaj voĉdonoj- por dua periodo en 2006.08.07-2010.08.07. Ekde sia unua momento kiel prezidento, en aŭgusto de 2002, li estis konata per sia diraĵo pri kio li estis faronta, laŭvorte: "Labori, labori kaj labori".

Álvaro Uribe Vélez estas edziĝinta kun sinjorino Lina Moreno, kaj la paro havas du filojn nomataj Tomás kaj Jerónimo.