Ángel Arquillos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ángel Arquillos
Ángel Arquillos en 2008
Ángel Arquillos en 2008
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1946
en Linares,  Hispanio
Lingvoj Esperantohispana
Nacieco hispano
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ángel Arquillos López (naskiĝinta la 17-an de decembro 1946) en la urbo Linares (Provinco Ĥaeno) estas hispana esperantisto kaj poeto. Li loĝas en Málaga.

Li estas prezidanto de la Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. Dum 2008-2009 kaj ekde 2013 li ĉefredaktoras Boletín, la organo de la Hispana Esperanto-Federacio kaj ankaŭ Gazeto Andaluzia por la Andaluzia Esperanto Unuiĝo. Ekde novembro 2020 li estas la prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio[1].

Li estis kun-organizanto de pluraj renkontiĝoj, inter kiuj, inter 2015 ĝis 2018, la Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo, kaj plej laste la samtempaj 78-a Hispana Kongreso de Esperanto kaj 71-a kongreso de IFEF, kiuj okazis en Malago, Andaluzio, en majo de 2019.

Kiel verkisto, aperis pluraj poemaroj en Esperanto kaj en la hispana. Arquillos ankaŭ partoprenis en kolektivaj tradukoj el la hispana en Esperanton.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En esperanto

En la hispana

  • Al son de mis sonetos (2014)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Retejo de HEF [1] Arkivigite je 2020-11-25 per la retarkivo Wayback Machine