Ármin Vámbéry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kovacs-vambery.jpg

Ármin VÁMBÉRY (origine Bamberger, poste Wamberger, per alia skribmaniero Hermann Vamberger) (n. 19-an de marto 1832. Szentgyörgy [nun Slovakio] – m. 15-an de septembro 1913. Budapeŝto), hungara orientalisto, Azio-esploristo, fakspertulo pri turka filologio kaj tibeta linvoscienco. Li apogis la parencecon de la hungara kaj turka lingvo, lia laboro helpis rekonon de la mezaziaj popoloj.

Li devenis el malriĉa juda familio, junaĝe li kolektis kaj vendis hirudojn. Lia patro mortis en 1831 je ĥolero.

Li vizitis mezlernejon en Szentgyörgy kaj Bratislavo, sed li rompis la studojn en 1850 – post la sesa klaso – kaj instruis hejme en diversaj lokoj. Je lia lingvokapablo atentis barono József Eötvös [otvoŝ] (en aĝo de 25 , li alproprigis ĉ. 25 diversajn ĉfe orientajn lingvojn) kaj per lia apogo plenumis kvar jarojn (1857-61) en Konstantinopolo. Li analizis la hungarajn-turkajn rilatojn, kontaktojn laŭ lokaj fontoj kaj intertempe instruis lingvojn, konatiĝis kun la lokaj kutimoj kaj kompilis turkan-germanan vortaron (Türkisch-deutsches Wörterbuch; 1858). Li hejmenvenis por mallonga tempo kaj en 1862 kaj en 1864 beturis por esplori la hungaran Prapatrujon kaj la aziajn popolojn. Lin apogis la Hungara Scienca Akademio kaj li veturis en derviŝ-vesto al Mez-Azio, tra Teherano kaj Buhara al Samarkando.

Hejmenveninte, li estis en 1865 privata instruisto en la budapeŝta scienca universitato pri la orientaj lingvoj. Ekde 1870 ĝis la pensiiĝo (1904) li instruis tie kaj okupiĝis pri kompilado de la travivaĵoj de la orientaziaj vojaĝoj kaj pri orientalistikaj esploroj. Li atente esploranalizis la rolon de islamo en vivo de la mezaziaj popoloj, la koloniigan politikon al tiu teritorio kaj demandojn pri origino de la hungaroj. Lia koncepto pri la turka-hungara lingva parenceco – kion li bazis je historiaj, lingvistikaj kaj ortografiaj pruvoj – kaŭzis grandan disputon en lingvistikaj rondoj.

Oni taksis Vámbéry kiel plej bonan konaton de Oriento en Eŭropo. La angla kaj la turka registaro plurfoje decidis je lia opinio. Li iĝis koresponda (1860), ordinara (1876), poste honora (1893) membro de la Hungara Scienca Akademio.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Vándorlásaim és élményeim Persiában (1864)
  • Oroszország hatalmi állása Ázsiában (1871)
  • Der Islam in XIX. Jahrhundert (1875)
  • A török-tatár nyelvek etymologiai szótára (1877)
  • A magyarok eredete (1882)
  • A török faj ethnologiai és ethnographiai tekintetben (1885)
  • A magyarság bölcsőjénél. A magyar-török rokonság kezdete és fejlődése (1914; la verkon kompilis postmorte lia filo Rusztem Vámbéry)
  • Dervisruhában Közép-Ázsián át (1966)