Áron Antal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Áron Antal Tövissi.
Áron Antal
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1881 (1881-10-20)
en Dănești (Harghita)
Morto 28-an de aprilo 1966 (1966-04-28) (84-jaraĝa)
en Topliţa-Ciuc
Ŝtataneco RumanioHungario vd
Profesio
Okupo verkistohistoriisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

ANTAL Áron estis rumanuja hungara verkisto naskita en Csíkdánfalva la 20-an de oktobro 1881 kaj mortinta en Miercurea Ciuc la 28-a de aprilo 1966.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La mezlernejon Áron Antal finis en Csíksomlyó, la universitaton en Kolozsvár kaj Budapest. Li havigis al si diplomon en 1908 kaj instruis en Kézdivásárhely, Csíkszereda, Brassó. Dum la unua mondmilito li estis soldato. Liaj noveloj, artikoloj aperis en la gazetoj Székely Hírlap, Székely Újság, Csíki Hírlap, Ellenzék kaj Hírnök. Li priskribis la biografion de Fülöp Jákó Imets (A csíkszeredai r. k. főgimnázium értesítője, 1913). Li estis kunlaboranto de la 1-a volumo de Székelyföld és székely nagyjaink (Kézdivásárhely, 1914), en kiu li skribis pri la historio de departemento Csík.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A török diák (romano, Kolozsvár, 1926);
  • Köderdő mellől (renkontoj, Kolozsvár, 1927).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.