Áron Gábor
El Vikipedio
- Por la ĵurnalisto, vidu Áron Gábor (ĵurnalisto).
GÁBOR Áron estis hungara oficiro, kanonmuldisto naskita la 27-an de novembro 1814 en Bereck kaj mortinta la 2-an de julio 1849 en Kökös-Uzon.
[redakti] Kariero
Li lernis en Ĉikŝomjo kaj Vieno. Li estis artilerikaporalo kaj metiistmajstro. Dum la hungara revolucio de 1848-1849 la 16-an de novembro 1848 en la kunveno en Sepsiszentgyörgy li oferis fari kanonojn dum du semajnoj por la militistoj de Háromszék. Li muldadis proksimume 70 kanonojn dum sia agado. Li ricevis la rangon de majoro. Li mortis en la lukto ĉe Kökös-Uzon.
[redakti] Fonto
[redakti] Bibliografio
- Áron Tamási: Hazai tükör, 1953. (historia romano)
- Lajos Sylvester: Az őrnagy hazatér (La majoro venas hejmen). Trisedespress Kiadó, 1999.
