Árpád Abonyi
El Vikipedio
Ne miskomprenu kun Árpád Abonyi-Nagy!
Árpád ABONYI [abonji], hungare Abonyi Árpád estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto.
Árpád Abonyi naskiĝis, kiel Csiba Árpád la 11-an de septembro 1865 en tiutempa Barsszentkereszt, kiu nun estas Žiar nad Hronom, Slovakio. Li mortis la 25-an de julio 1918 en Budapeŝto.
Enhavo |
Biografio[redakti]
Li frekventis universitaton en Kluĵo por esti juristo, poste li ĵurnaladis en diversaj ĵurnaloj kaj revuoj. En 1887 lia novelo havis la unuan lokon en literatura konkurso. Baldaŭe ankaŭ dramoj kaj romanoj estis sukcesaj. Li estis membro de Societo Petőfi.
Verkoj (selekto)[redakti]
- A mammuth (La mamuto)
- Forradalom (Revolucio)
- Bosnyák novellák (Bosniakaj noveloj), 1894
- A haldokló gladiátor (La agonianta gladiatoro), romano, 1898
- A pavlinói csata (Batalo de Pavlino), romano, 1901
- Két lány regénye (Romano de du knabinoj), romano, 1908
- A fehér asszony (La blanka virino), romano, 1909
- A vörös Regina (La ruĝa Regina), romano, 1918
- A Zách-család (La familio Zách), dramo, 1895
- A kápolna (La kapelo), dramo
- A gyermek (La infano), dramo
En Esperanto aperis[redakti]
- Mallumaĵoj libroforme aperis (tradukis: Paŭlo Lengyel)
Fontoj[redakti]
- Hungara Vikipedio