Árpád Degen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Árpád DEGEN, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Degen Árpád (malofte Dégen Árpád) estis hungara kuracisto, botanikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1928).

Árpád Degen

Árpád Degen [1] naskiĝis la 31-an de marto 1866 en Hungara reĝlando, en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 30-an de marto 1934 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Degen frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, dume jam tiam li okupiĝis pri plantoscienco. Li plulernis en universitato en Budapeŝto, poste li komencis sian kuracistan karieron. Post kelkaj jaroj ĝismorte li gvidis instituton esplorantajn semograjnojn. En 1897 li ekinstruis en la universitato en Budapeŝto (en 1927 ankaŭ en Szeged). Krome li okupiĝis pri flaŭro de Hungario, Balkano. Li donacis sian kolektaĵon al Hungara Nacia Muzeo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar korona országainak tizenkét új növénye (12 novaj kreskaĵoj de Hungara reĝlando) (1907)
  • A magyar füvek gyűjteménye (Kolektaĵo de hungaraj herboj) (1900–1914)
  • Flora Velebitica (Flaŭro de Velebit) (1936–1938)

Fontoj[redakti | redakti fonton]