Árpád Mózes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Árpád MÓZES [mOzeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mózes Árpád estis hungara pastro, luterana episkopo.

Árpád Mózes [1] naskiĝis la 25-an de julio 1931 en Crizbav. Li mortis la 1-an de majo 2013 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Mózes apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li finis la lernadon pri teologio en instituto en Cluj en 1956. Li komencis sian karieron en la sama urbo kiel episkopa sekretario, poste kiel pastro en Jimbor. Li kreis deklaron por defendi la hungaran revolucion en 1956, tial li estis deportita al trudlaboro. Li liberiĝis en 1964, poste li estis pastro en Carei, post jaroj en Timișoara, fine en Arad. Inter 1992-2004 li estis episkopo. Li ricevis hungarajn premiojn.

Li estis entombigita en Tombejo de Házsongárd.

Fontoj[redakti | redakti fonton]