Árpás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Árpás (ArpAŝ) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Tét. La loknomo estas hungare: hordea.

Preĝejo de Árpás

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo for de ĉefvojo kaj fervojo, laŭ flankovojo, laŭ maldekstra flanko de Rába. Tie estas ponto, grava trapasejo kaj ne tro for estas trapasejo tra Marcal.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La romianoj tie fondis urbon Mursella. La unua mencio devenis el 1030 pri la vilaĝo. En la mezepoko peĉenegoj gardis la limon. En 1251 katolika preĝejo konstruiĝis omaĝe al Sankta Jakobo. En 1594 la turkoj detruis la vilaĝon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj estas Preĝejo de Sankta Jakobo (Árpás), kapelo omaĝe al Johano Nepomuko kaj sonorilturo.