Ártánd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ártánd [ArtAnd] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Berettyóújfalu. La vilaĝnomo estas familia nomo.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ rumana-hungara ŝtatlimo, laŭ Budapeŝto-Nagyvárad ĉefvojo kaj fervojo. Ĝi kontaktiĝas kun Biharkeresztes havanta vojotrapasejon, kontraŭe estas Bors.

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, kuprepoko, bronzepoko, ferepoko, de keltoj, sarmatoj, avaroj, sed la skitoj devenas la plej riĉa trovaĵo. La komunumo aperas unuafoje en 1075 en skribitaj dokumentoj. En la 13-a j.c. ĝi havas preĝejon (alinome eklezia vilaĝo) kaj abatejon. La tataroj kaj turkoj faris senhoma la vilaĝon. La klasikisma kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1822. En 1919 la rumanoj okupis la regionon, ekde 1920 la vilaĝo trovis sin ĉe la nova ŝtatlimo. Inter 1971-1990 ĝi estis parto de Biharkeresztes.

Ne menciita vidindaĵo estas nobeldomo de Platthy (plati). Apud la vilaĝo lago kaj fiŝkaptista lago troviĝas.

Vilaĝservoj estas en la kastelo de Hodossy infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, kuracejo.