Ásotthalom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ásotthalom [Aŝothalom] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Mórahalom.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, laŭ la serba landlimo sen limpasejo, ĉefvojo Szeged-Baja preteriras.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko unuafoje aperis en 1760, en 1778 ankaŭ la nomo aperis. Tiutempe la kampoj apartenis al Szeged. Poste multe da farmoj kaj farmocentroj formiĝis. Post la granda inundo en Szeged okazinta en 1879 oni disdonis multe da parceloj kaj kreskiĝis serio da farmoj. Inter 1919-1922 la serboj okupis la regionon. La nuna vilaĝo restis hungara, sed apud la novaj limoj. En 1950 en la regiono formiĝis 5 vilaĝoj: Ásotthalom, Domaszék, Mórahalom, Ruzsa kaj Zákányszék. Post unu jaro Ásotthalom ricevis elektran kurenton, poste kolĥozoj formiĝis. Tiutempe 8000 da homoj loĝis tie. En 1968 la komunumo havis la rangon limogarda vilaĝo. Impona sportejo konstruiĝis en 1992.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kulturdomo, klubo de maljunuloj, interreta ĉambro.