Ászár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ászár
vilaĝo en Hungario

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2881
Telefonkodo 34
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 425  (2023) [+]
Loĝdenso 76 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 31′ N, 18° 0′ O (mapo)47.509518.003138888889Koordinatoj: 47° 31′ N, 18° 0′ O (mapo) [+]
Areo 18,69 km² (1 869 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Ászár (Hungario)
Ászár (Hungario)
DEC
Ászár
Ászár
Situo de Ászár

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ászár [+]
vdr
La hungara aktorino Mari Jászai naskiĝis en Ászár

Ászár [AsAr] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, subregiono de Kisbér (departemento Komárom-Esztergom). La vilaĝo situas je ĉefvojo Székesfehérvár-Győr, je fervojo Tatabánya-Pápa, kaj krome tio, ankaŭ fervojo al Komárom trairas Ászár. La vilaĝo kontaktiĝas kun Kisbér. Kune kun Neszmély, la vilaĝo estas centro de vinregiono Ászár-Neszmély, kie oni produktas flavan vinon.

En Ászár naskiĝis la talenta aktorino Mari Jászai (1850–1926), kaj en la vilaĝo troviĝas portretskulptaĵon kaj ekde 1976 memordmomon de ŝi.[1] La kemiisto Miklós Orbán (naskiĝita en 1939) ankaŭ naskiĝis tie. En la vilaĝo ankaŭ troviĝas romkatolika preĝejo de 1777, konstruiĝita de Jakab Fellner[1] en klasikiĝanta malfrua baroko (ero de baroko nomita Zopfstil germane, "plektostilo"), en ĝardeno kun baroka tomboŝtono. Oni ankaŭ havas iama bierodomon, kiu nun esas vinkelo, de 1769, kaj klasikisman preĝejon de 1831.

Laŭ 1hungary.com, la loknomo Ászár kredeble estas mallongigo de la persona nomo Azarius.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribita postsigno troviĝas el 1239, kiam Petro, filo de Leaustach el la grandfamilio Zach (zaĉ) donis kelkajn partojn el la vinkultivejo de fortikaĵo-servetuloj de Moson al la prepostejo de Hánta. En 1403 la hungara reĝo Sigismondo datigis iuan sian diplomon de tie. En 1489 la posedanto de la vilaĝo estis Stefano ROZGONYI, kiu donacis sian tiean bienon al la prepostejo de Hánta; la nomo de la setlo sur ĉi tiu donacletero estis Azar. Pli frue la posedanto de la vilaĝo estis la familioj Meszlényi kaj Eszterházy.

La turkoj faris senhoma la vilaĝon, simile kiel tie multajn setlejojn en la ĉirkaŭaĵo, sed pli malfrue denove enloĝantiĝis.

En la 18-a jarcento elformiĝis ĉi tie la modela vinkultivejo kaj vinkelnermajstrejo de bienparto de Csákvár de familio Eszterházy. La vinkultivejo estis parto de vinregiono de Ászár-Neszmély, kaj surbaze de mezepokaj tradicioj ĉi tie oni produktis ĉefe bonkvalitajn, bongustajn, blankvinspecojn.

En la 19-a jarcento Ászár denove prosperis. En 1896 la duko Alojzo Schwarzenberg fondis ĉi tie elitan purrasan ĉevalbredejon. La tie breditajn ĉevalojn oni volonte aĉetis en Eŭropo. La ĉevalbredejo funkciis ĝis 1937, ĝis la morto de posedanto.

La vilaĝo havis ankaŭ brikofarejon kaj amelofarejon en la 19-a kaj 20-a jarcentoj.

Vinregiono[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estas centro de vinregiono "Ászár-Neszmély", kie oni produktas flavan vinon. Apartenas al la vinkultura regiono krom Ászár kaj Neszmély: Baj, Bajót, Dunaalmás, Dunaszentmiklós, Esztergom, Kesztölc, Kocs, Lábatlan, Mocsa, Nyergesújfalu, Süttő, Szomód, Tata, Vértesszőlős.

Laŭ 1hungary.com, Ászár apartenas la historia vinregiono Ászar-Bársonyos.[1]

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]

Slovakio Tôň, Slovakio

Fontoj[redakti | redakti fonton]