Åke Anders Edvard Wallenquist

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Åke Anders Edvard Wallenquist
Persona informo
Nomo Åke Anders Edvard Wallenquist
Dato de naskiĝo 16-a de januaro 1904
Loko de naskiĝo Västervik
Dato de morto 8-a de aprilo 1994
Loko de morto Upsalo
Okupo
Aĝo je morto 90
v  d  r
Information icon.svg

Åke Anders Edvard Wallenquist (naskiĝis la 16-an de januaro 1904 en Västervik, mortis la 8-an de aprilo 1994 en Upsalo) estis sveda astronomo Li estis profesoro pri astronomio en la Universitato de Upsalo.

Li lernis pri astronomio en la Astronomia Observatorio de Upsalo, kie li havis kiel profesoron Carl Östen Emanuel Bergstrand. Inter 1928 kaj 1935 li laboris en Javo en la nederlanda Observatorio Bosscha (in Lembang, okcidenta Javo). Li estis la unua sveda astronomo, kiu laboris en la suda duonglobo.

En 1948 li fariĝis unua helpanto en la Observatorio Kvistaberg de Upsalo. Li komencis studi la duoblajn stelojn, sed baldaŭ interesiĝis pri la malfermitaj stelamasoj kaj ties ecoj. Li verkis du centojn da artikolojn pri tiu temo.

Wallenquist estis aktiva ano de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj en Stokholmo kaj de la Reĝa Societo de Sciencoj de Uppsala.

De la 1950-aj jaroj, li verkis multenombrajn popularigajn librojn pri astronomio. Liaj libroj instigis milojn da junuloj interesiĝi pri astronomio.

Kun Albert George Wilson la 19-an de junio 1950, li malkovris la asteroidon 1980 Tezcatlipoca. La asteroido 2114 Wallenquist estis tiel nomita en lia honoro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]