Éclaibes
| Éclaibes | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | |
| Kantono | Hautmont | |
| Urbestro | S-ro Yvon Dubois 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59330 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59187 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 270 (1999) | |
| Loĝdenso | 55 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°12′15″N 3°55′57″O / 50.20417°N, 3.9325°OKoordinatoj: 50°12′15″N 3°55′57″O / 50.20417°N, 3.9325°O | |
| Alto | 145 m - 196 m | |
| Areo | 4,89 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Éclaibes estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 270 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Éclaibes estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Hautmont, kiu situas inter Aulnoye-Aymeries kaj Maubeuge, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Éclaibes troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Éclaibes etendiĝas sur 4,89 km².
Historio [redakti]
Éclaibes jam ekzistis en la 12-a jarcento, kaj tiam nomiĝis "Scarbes", "Esclaibes" aŭ "Esclèbes". Ĝi estas paroĥo de la dekanujo de Avesnes-sur-Helpe. Guillaume de Dompierre cedis la lokan preĝejon al la abatejo de Liessies en la 12-a jarcento.
Vidindaĵoj [redakti]
Videblas en Éclaibes la ruinoj de unu el la lastaj konservitaj kasteloj de la regiono, kun ties dikaj turoj kaj grandaj fosaĵoj.
Administrado [redakti]
Éclaibes apartenas al la kantono de Hautmont, kies ĉefurbo estas Hautmont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.