Écrasez l'infâme

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Écrasez l'Infâme (esperante: (“dispremu la fiegulon”) estas frazo eltirita el la Traité sur la tolérance (Traktato pri tolero) de la filozofo de la klerisma epoko, Voltero publikigita en 1763. La frazo tuj eniris en la atenton de la konsentuloj kaj malkonsentuloj ĉar al primulto ŝajnis ke la aŭtoro aludu al la Katolika Eklezio aŭ kristanismo kiel fonto kaj origino de ĉiu maltolero de la religio kiu juĝas kaj kondamnas la konvertiĝanton al alia religio aŭ al nekredemo.

Veras ke la Traktato pri tolero estis okazigita de la provoko kiun la aŭtoro suferis antaŭ diversaj kazoj de maltolero en kiuj ne aperas katolikismo kiel maltotera kaŭzo; sed la interpreto ne ŝanĝiĝis se ne pli poste kaj precipe en la moderna epoko.

Hodiaŭ, fakte, plielstaras la sekva interpreto: por Écrasez l'Infâme Voltero intencus “dispremu la fiaĵon”, nome la “maltoleron” ĝeneralsence, kaj fanatikismo de la konfesia religio. Ĝenerale tiu dua interpreto ŝajnas preferita de tiuj kiuj celas prezenti la filozofon malpli polemika kaj malpli elmetita al la akuzo de antaŭjuĝa “maltolero” ĉar per tiu, kaj aliaj, neagrabla kvalifiko Voltero intencus fulmi tiujn kiuj ne eniras en la aldono de siaj pensoj, nome kredantoj kaj filozofoj neklerismaj.

Rilate tiun verkon, aŭ marĝene de ĝi kiel aŭtora okaza komento, foje troviĝas iuj kiuj legas la sekvan frazon: “Mi ne akordas kun tio kion vi diras, sed mi estas preta elspezi mian vivon por ke vi povu tion eldiri”. Sed ĵusaj esploroj pruvis ke tiu frazo ne troviĝas en tiu verko aŭ ne estas atribuebla al Voltero, sed al anglalingva komento pri la menciita verketo de Voltero. Temas pri Evelin Beatrice Hall kiu en sia The Friends of Voltaire, publikigita en Londono en 1906, al li ĝin atribuas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]