Édouard Daladier
El Vikipedio
| Édouard DALADIER | |
![]() Édouard Daladier |
|
|
105-a
|
|
| En funkcio: 31-a de januaro 1933 – 26-a de oktobro 1933 |
|
| Prezidento | Albert Lebrun |
|---|---|
| Antaŭulo | Joseph Paul-Boncour |
| Sekvanto | Albert Sarraut |
|
108-a
|
|
| En funkcio: 30-a de januaro 1934 – 9-a de februaro 1934 |
|
| Prezidento | Albert Lebrun |
| Antaŭulo | Camille Chautemps |
| Sekvanto | Gaston Doumergue |
|
117-a
|
|
| En funkcio: 10-a de aprilo 1938 – 21-a de marto 1940 |
|
| Prezidento | Albert Lebrun |
| Antaŭulo | Léon Blum |
| Sekvanto | Paul Reynaud |
|
|
|
| Naskiĝo | 18-an de junio 1884 en |
| Morto | 10-an de oktobro 1970 en |
| Nacieco | franco |
| Politika partio | Radikala |
| Okupo | politikisto |
| Profesio | historiisto |
Édouard DALADIER (naskiĝis la 18-an de junio 1884, en Carpentras, Francio, kaj mortis la 10-an de oktobro 1970, en Parizo) estis franca politikisto, ministeria prezidanto kaj historiisto. Li reprezentis Francion en Munkena interkonsento. En la jaro 1940 li estis forigita el la franca politiko. Ekde la jaro 1943 ĝis la liberigo fare de aliancanoj li estis arestata. Post la milito li denove aktivis en la politika vivo, li estis membro de Nacia Asembleo en la jaroj 1945 - 1958.

