Édouard Ganche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Édouard Ganche
Persona informo
Naskonomo Édouard Félix Emmanuel Ganche
Naskiĝo 13-an de oktobro 1880 (1880-10-13)
en Baulon
Morto 31-an de majo 1945 (1945-05-31) (64-jaraĝa)
en 1-a Arondismento de Liono
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Édouard Ganche
Profesio
Okupo biografo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Édouard Ganche (1880 - 1945) estis franca beletristo, muziksciencisto kaj biografiisto pri Frédéric Chopin.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Édouard Ganche naskiĝis en la franca urbeto Baulon, apud Rennes, filo de kuracisto, kiu trofrue mortis kiam Édouard Ganche nur estis 12jaraĝa. Tiu evento ege impresis lin.[1] En 1909, li publikigis novelaron titolitan La Libro de la Morto, kiu atestas pri sia indigno rilate al la neevitebla destino de ĉiuj vivantuloj. Celante sekvi la ekzemplon de sia patro, li eklernis medicinon, sed li devis rezigni tiun vojon pro malsano. Li poste tute dediĉis sin al sia dua pasio, muziko, kaj pli precize al Frédéric Chopin. Dum sekvantaj jardekoj li iĝis unu el la eminentaj fakuloj de la pola komponisto.

Li fondis la societon Société Chopin[2] en Parizo en 1911, kune kun la komponisto Maurice Ravel (1875-1937) kaj la verkisto Camille Le Senne (1851-1931). Li direktis la Monumenta-n Eldono-n de Frédéric Chopin (Oxford University Press, 1928-1932). Pro lia intereso pri Chopin, li iĝis fervora defendanto de pola kulturo en Francio.

La ĉefaj muzikologaj verkoj de Édouard Ganche estis kolektitaj en kvar volumoj eldonitaj ĉe la franca eldonisto Mercure de France de 1913 ĝis 1935.

La Chopin-a kolekto de Édouard Ganche, enhavante originajn partiturojn, leterojn kaj personajn objektojn de Chopin nun estas en la Muzeo kaj en la Biblioteko de la Jagelona Universitato de Krakovo. Sia persona arkivo estas konservata en la muzikfako de la Nacia Biblioteko de Francio.[3]

Distingaĝoj[redakti | redakti fonton]

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Kultura Centro Édouard Ganche de Baulon, naskiĝurbeto de Édouard Ganche, enhavas kulturotekon kaj plurajn kunvenĉambrojn dediĉitajn al kulturaj aŭ porinfanaj aktivaĵoj. Ĝi estis inaŭrigita aŭtune de 2007.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Le Livre de la mort, Société des auteurs-éditeurs, 1909; reeld. La Clef d'Argent, 2012 (ISBN 9791090662001)
  • L'Ordre de la mort, La Clef d'Argent, 2017 (ISBN 9791090662414)
  • La Vie de F. Chopin dans son œuvre, Société des auteurs-éditeurs, 1909
  • Frédéric Chopin : sa vie et ses œuvres, 1810-1849, Mercure de France, 1913, reeld. 1921, reeld. 1949
  • La Pologne et Frédéric Chopin, G. Morelli & Cie, 1917
  • Dans le souvenir de Frédéric Chopin, Mercure de France, 1925
  • Édition monumentale de l'œuvre de Frédéric Chopin, Oxford University Press, 1928-1932
  • Voyages avec Frédéric Chopin, Mercure de France, 1934
  • Souffrances de Frédéric Chopin : essai de médecine et de psychologie, Mercure de France, 1935
  • Mon début dans la médecine. Un médecin de campagne en 1889, Denoël et Steele, 1936
  • La auténtica celda de Frédéric Chopin en la Cartuja de Valldemossa (trad. Pío Tur Mayans, teksto en la Kastila kaj en la Kataluna), Lleonard Muntaner Editor, 1994 (ISBN 978-84-88946-04-1)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Édouard Ganche, Mon début dans la médecine. Un médecin de campagne en 1889, Denoël et Steele, 1936, p. 130.
  2. http://www.frederic-chopin.com/
  3. Jean-Michel Nectoux et Jean-Jacques Eigeldinger, « Édouard Ganche et sa collection Chopin », Revue de la Bibliothèque nationale n° 7, marto 1983, p. 11-12.
  4. Encyklopedia Muzyczna: Część biograficzna, Krakovio: Polskie Wydawnictwo Muzyczne, 1987. (ISBN 9788322403440)
  5. La originala atesto de kavalireco de la Honora Legio de Édouard Ganche ĉe Gallica, la retejo de la Nacia Biblioteko de Francio : http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/btv1b8426450r

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]