Égerszög
El Vikipedio
Égerszög [Egersog] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Edelény. Éger signifas: alno.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 11 km²
- Alto super marnivelo: 247 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.4444/20.5863
- Loĝantaro: 70
- Poŝtkodo: 3757
- Telefonprefikso: 48
Situo [redakti]
Égerszög situas en valo de rojo sub monto 453 m-ojn alta, fine de sakovojo. Szendrő troviĝas 17, Miskolc 50 km-ojn.
Historio [redakti]
Ŝajnas, tie estis vilaĝo nomata Kovácsi [kovAĉi] en la 12-a jarcento. En 1954 oni malkovris groton 2717 m-ojn longan, kiu pro la striktaĵoj estas nevizitebla. Vilaĝservoj ne funkcias en Égerszög.
Vidindaĵoj [redakti]
- kalvinana preĝejo de 1791, en 1929 turo 24 m-ojn alta alkonstruiĝis
- monumento pri falintoj dum la 1-a mondmilito
- popolaj loĝdomoj el la 19-a jarcento
Fontoj [redakti]
- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.vendegvaro.hu
- w.gyaloglo.hu