Émile Baudot

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Émile Baudot

Jean Maurice Émile BAUDOT (naskiĝis la 11-an de septembro 1845 en Magneux (Haute-Marne), mortis la 28-an de marto 1903 en Sceaux (Hauts-de-Seine)), estis franca inĝeniero pri telegrafio. Li inventis la Baudot-kodon uzatan de teletajpiloj.

Enhavo

[redakti] Biografio

Deveninte de modesta familio, li grandiĝis en familia farmo. En julio 1870, li eniris administracion de telegrafoj. Inspirita de la scienca aspekto de sia laboro, li decidis daŭrigi superajn studojn. Kiel aŭtodidakto, li pasigis tempon lernante meĥanikon kaj elektron. Volante pligrandigi la fluon de telegrafaj komunikoj, limigitan de la kapabloj de homaj operatoroj, li imagis elektro-meĥanikan sistemon por sendi kaj ricevi telegrafajn signalojn ebligante plimultigi la kvanton de informoj trairantaj sur lineo.

En la Universala Ekspozicio de 1878 li gajnis oran medalon kaj ricevis la gratulojn de inĝenieroj el la tuta mondo.

[redakti] Dekoracioj

[redakti] Postlasaĵo

  • La vorto «Baŭdo» (mezuro de nombro da simboloj transsendataj en sekundo de modulita signalo) devenas de lia nomo.
  • En 1949, la Franca Poŝto eldonis serion da poŝtmarkoj el kiuj unu estis dediĉita al Émile Baudot.

[redakti] Internaj ligiloj

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Lia biografio, lia kodo kaj lia aparato
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj