Émile Boirac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karikatura bildkarto (el ĉ. 1912):
BOIRAC
Rektoro de la Universitato en Dijon
Hon. membro de la E. Gr. de Beaune
Prez. de la E. Gr. de Dijon—Membro de la K.K.K.
Prez. de la L.K. -- Prez. de la Esp. Akademio
subskribita de Jean Robert

Émile BOIRAC [emil' bŭaĥak'] estis franca esperantisto, doktoro pri filozofio kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto. Li naskiĝis la 26-an de Aŭgusto de 1851 en Guelma (Alĝerio), kaj mortis la 20-an de Septembro de 1917 en Salses apud Perpignan. Li estis nomita rektoro de la Universitato de Grenoble (1898) kaj de Dijon (1902).

Profesio kaj Movado[redakti | redakti fonton]

Émile Boirac

Kiel filozofo, lia ĉefa verko estas lia tezo de doktoreco "La Ideo de la Fenomeno"; li penis akordigi la teoriojn de du el la grandaj francaj filozofoj, Renouvier kaj Fouilée pri la substanco, la realeco de la ekstera mondo, la idealismo-fenomenismo. Li priskribis paramnezion sub populara nomo déjà vu en sia verko L'Avenir des sciences psychiques. Li kreis la Instituton elektroteknikan de Grenoble, kaj la "pri-vinan" Instituton de Diĵono.

En 1900 li estis varbita al Esperanto per leteroj de Méray. Post iom da hezito li senlace laboris por Esperanto. Li prezidis la unuan Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer (1905). Poste li ĉeestis ĉiujn kongresojn, krom du. Elektita de L.L. Zamenhof kiel prezidanto de la Lingva Komitato, li subtenis energie la fundamentajn principojn dum la Idistaj atakadoj. Lia raporto al la Kvara Kongreso en Dresdeno en 1908 pritraktas lian partoprenon al la laboroj de la "Delegacio por alpreno de la lingvo internacia" kaj la konduton de tiu ĉi.

En 1912 Boirac estis fondanto, kune kun Camille Chaigneau kaj aliaj, de monda asocio de spiritismaj Esperantistoj kaj ĝia unua prezidanto.

Lingva Agado[redakti | redakti fonton]

La granda Vortaro Esperanto-Esperanta de Boirac el 1909 laŭ la juĝo de la Enciklopedio de Esperanto (EdE, 1934) estis "unu el la plej gravaj libroj por la lingvolaborantoj". La spertojn kolektitajn dum ĝia verkado Boirac en 1911 ĝeneraligis en siaj "Fundamentaj principoj de la vortaro esperanta".

EdE plie juĝas: "Boirac sin montris unu el niaj plej bonaj stilistoj kaj spertuloj. Per sia fluanta voĉo kaj ridetanta bonhumoro, kaj eble per sia psika influo, kune kun sia persona aŭtoritato, li ĝuis grandan influon en la Esperantistaj kunvenoj, kaj estis ĉiam tre atente aŭskultata. Li fondis diversajn grupojn kaj altiris al Esperanto gravajn Universitatanojn".

Li verkis multajn artikolojn en revuoj francaj (speciale en la "Revuo Pedagogia") kaj esperantaj kiel la Revuo kaj la Oficiala Gazeto Esperantista.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

"Perdita kaj retrovita" de Emile Boirac
  • Traduko de Leibniz : Monadologio, 1902-
  • Ŝlosileto kvarlingva 1903 -
  • Perdita kaj retrovita 1905 -
  • Qu'est-ce que l'espéranto? 1906 -
  • Le Congrès espérantiste de Genève, 1906 -
  • Pri la homa radiado, 1906 -
  • Traduko de Molière: Don Juan aŭ la ŝtona festeno, 1909 -
  • Traduko de Van Dyke: La kvara Mago aŭ la alia Saĝulo, 1909 -
  • Plena Vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca 1909 -
  • Le problème de la langue internationale, 1911 -
  • Vortaro de la Oficialaj Radikoj 1911 -
  • Fundamentaj principoj de la vortaro esperanta 1911.
  • L'Avenir des Sciences Psychiques (1917)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nekrologo en Oficiala Gazeto Esperantista 7a jaro 1917, n-ro 7-8 (73-74), p. 132-135

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Émile Boirac » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»