Ernest Bord

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Émile Bord)
Ernest Bord

karikatura bildkarto el ĉ. 1913
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1858
en Lalheue
Morto 23-an de septembro 1919
en Lalheue
Lingvoj Esperanto
Nacieco franco
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj Prezidanto de Verda Stelo
vdr
foto de Bord kun siaj lernejanoj, el Tra La Mondo (1906)

Claude Ernest Bord[1] [bor] estis franca profesoro en liceo pri historio kaj geografio. Li naskiĝis la 10-an de februaro 1858 kaj mortis la 23-an de septembro 1919. Li fondis grupojn, faris multnombrajn paroladojn kaj varbis membrojn centope, de 1904 ĝis sia morto. Verkis prop. monologojn.

Subskribo de Bord en letero de 1911

Aldone al EdE:
Raporto de Bord al la gazeto Tra La Mondo (1906)
[redakti | redakti fonton]

Tra La Mondo zorge enpresas la progresojn de Esperanto ĉe la junularo. volonte ĝi rediras kune kun Rektoro Boirac: "Propagandi nur inter la plenaĝuloj estas kvazaŭ plenigi la barelon de la Danaidinoj".

Sed nia legantaro rigardu la portretojn de la junaj esperantistoj de Jenisejsk kaj de Beaune kaj ĝi estos rekuraĝigata pri la estonto de la Lingvo Internacia. Kiu estus pensita, antaŭ kelkaj jaroj, ke la junularo de Burgonjo kaj de Siberujo amike interŝanĝus pk., leterojn, t.e. ideojn? Mirinde! Nun interkompreniĝas facilege la landanoj de la ora suno, kiu maturigas la vinberojn, kaj de la arĝenta suno, kiu pale lumigas la senfinan kamparon...

La "Verda Stelo" (25 lernantoj - 12-17-jaraj) estas filio de la grupo de Beaune. Tiu ĉi agema grupo de 1903 senĉese laboradis por atingi kelkajn precizajn celojn:

1e. Disĵeti la bonan semon en la Burgonjan regionon. Bonega estis la rikolto. Per paroladoj de S-ro Bord naskiĝis la grupoj de Chalon sur Saône, Mâcon, Le Creusot.

2e. Per someraj ekskursoj unuigi la gesamideanojn. Ekzemple: la 10-an de Julio cent geesperantistoj grupiĝis en Nolay (Côte-d'Or), kie, sub la verda flago, antaŭ la bronza statuo de mirigita eksprezidanto Carnot, ili ĥore kantis:

en la mondon venis nova sento...

3e. Enkonduki Esperanton en ĉiujn lernejojn. Tial kursoj estas farataj ĉe Liceo en Mâcon, terkultura lernejo de Fontaines (Saône-et-Loire), unuagrada knabina lernejo de Beaune, kolegio de Beaune.

La Verda Stelo, kiu jam per ekzamenoj sukcese akiris 26 atestojn pri lernado kaj unu ateston pri kapableco, korespondas kun siaj kamaradoj de la tutmondo en: Anglujo, Germanujo, Bohemujo, Japanujo, Siberujo.

Ĝi atente rigardadis la energiajn simpatizajn vizaĝojn de la junaj siberanoj kaj precipe de ilia profesoro Romano Frenkel. Tiu ĉi inspektoro kaj profesoro proponas fondi tutmondan ligon de instruistoj por propagando de Esperanto inter gelernantoj. Li skribas: "Memoru, ke estas pli facile esperantigi dek infanojn ol unu plenaĝulon", kiu ĉiam ekdiras: "mi ne havas tempon por lerni". S-ro Frenkel aldonas: Inter miaj lernantoj jam troviĝas multaj tre fervoraj esperantistoj, kiuj preskaŭ ne bezonas vortaron por legi aŭ skribi".

Do estas la junularo kiu plenigos la Danaidinan barelon!

Prezidanto de la Verda Stelo

Estro en Esperantio[redakti | redakti fonton]

Li estis prezidento de verda stelo esperantista grupo de la liceo Monge (knaba lernejo) en Beaune. Li estis sekretario de la esperantista grupo de Beaune. Li iĝis prezidento de la esperantistaj grupoj burgonjaj en 1909[2]. En Beaune, li vivis 20 faubourg Bretonnière[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oficejo pri civila stato kaj epitafo en Lalheue
  2. (1909) “Procès-verbal du 2e Congrès de la F.E.G.B.”, Burgonja Stelo (1), p. 8. 
  3. (1908) “”, Jara revueto de la Esperantista Grupo de Beaune (Francujo) (2), p. 2.