Émile Driant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Émile Driant

Émile Augustin Cyprien Driant (11a Septembro 1855 – 22a Februaro 1916) estis franca naciista verkisto, politikisto, kaj armeoficiro. Li estis la unua altaranga mortinto kaze de la Batalo apud Verdun dum la Unua Mondmilito.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Neufchâtel-sur-Aisne en la regiono Pikardio, Driant gradiĝis el la militlernejo École Spéciale Militaire de Saint-Cyr kaj iĝis armeoficiro en 1877. Enirinta en infanterio, li aliĝis al la 4a Regimento de Zuavoj en Nordafriko kiel kapitano en 1886. En 1888 Driant edziĝis al filino de naciista Generalo Boulanger. Li pasis la jarojn 1892–1896 kiel instruito ĉe la militakademio Saint-Cyr, kaj el 1899–1905 komandis la 1an Batalionon de Ĉasistoj.

Li rezignis en 1906, ĉar malhelpis lian karieron lia polemika bopatro pro ties fortaj naciismo kaj katolika sento. Li dediĉis sin al ĵurnalismo kaj al politiko kaj estis elektita al la Ĉambro de Deputitoj kiel reprezentanto por Nancio en 1910. Driant dediĉis siajn klopodojn al plifortigo de la francaj defendejoj.

Verkado[redakti | redakti fonton]

En 1888 Driant ekverkis sian unuan fikcian militon (novelo pri "fikcia milito"), kiun li publikis uzante la pseŭdonimon "Capitaine Danrit". Tiu estis La Guerre de demain ("la morgaŭa milito"), enhavanta tri rakontojn: nome La Guerre en forteresse ("fortikaĵa milito"), La Guerre en rase campagne ("milito en malferma kamparo"), kaj La Guerre en ballon ("balona milito"). La agado ekas per La Guerre en fortresse, kiam venas informoj pri surpriza germana atako al Francion.

Driant verkis heroajn epizodojn, grandajn venkojn super la germanoj, kaj en la 1192 paĝoj de lia Guerre fatale: France-Angleterre ("la fatala milito: Francio-Anglio", 1902), nome totala venko super Britoj fare de la Francoj.

Driant eble verkis pliajn novelojn pri futuraj militoj ol ĉiu ajn alia verkisto antaŭ 1914. Li publikis tiom multe fikcion, kaj liaj rakontoj estis tiom longaj, ke post duonjarcento Pierre Versins diris en sia Encyclopédie de l'utopie et de la science fiction (1972) ke la cent paĝoj de Chesney de Battle of Dorking estis multe pli gravaj kaj rivelis, ol "miloj da blankoj paĝoj tagon post tago de nacia heroo de Francio" (Driant havis poŝtmarkon dediĉitan al li en 1956, Scott #788,[1] Yvert et Tellier #1052).

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Memormonumento por Émile Driant kaj lia bataliono en la arbaro Bois des Caures, Flabas, Francio.

Tuj post la komenco de la Unua Mondmilito en 1914 Driant estis realvokita al la Armeo kiel kapitano. Li ascendis al subkolonelo kaj ricevis estradon de du infanteri- batalonoj, nome la 56a kaj la 59a de ĉasistoj. Li pluhavis sian sidlokon en la Parlamento kaj estis, inter aliaj aferoj, engaĝita en la praredakto de la leĝaro por krei la Militkrucon 1914–1918.

En decembro 1915 li kritikis kontraŭ Joseph Joffre pro removo de artilerio kaj de infanterio el la fortikaĵoj ĉe Toul kaj Verdun por plifortigi aliajn areojn de la tiam senmova Okcidenta Fronto. Spite subtenon de la Militministro Joseph Gallieni, ne revenis trupoj aŭ kanonoj. Driant plendis, ke la areo estis minacata; Joffre neis tion.

Driant klopodis fari sian plej eblon la 21an de februaro 1916, kiam la Germana Armeco ekis amasan atakon kontraŭ la francaj trupoj en la sektoro de Verdun. Dum la francaj defendoj fadiĝis, la du batalionoj de Driant – 1,200 homoj totale – ekis senesperan defendon de Bois des Caures en Flabas. Sub lia estrado, la batalionoj sukcesis rezisti la germanan atakon ĝis posttagmeze de la venonta tago, helpante havigi la tempon kiun la Franca Stabanaro bezonis por sendi trupojn al la minacata sektoro. Kiam liaj batalionoj estis ĉirkaŭataj kaj la loko iĝis nedefendebla, Driant ordonis la survivantoj retiriĝi. Dum la retiro, li estis mortigita. Li estis konsiderata heroo inter francoj tiam, kaj li kaj liaj homoj estas ankoraŭ memorataj je ceremonio la 21an de februaro ĉiujare.

Li estis dekomence enterigita de la germanoj, kiuj ankaŭ sendis leteron al lia vidvino (tra Svisio) por certigi, ke li estis havinta plenajn militistajn honorojn. Li estis re-enterifita de la francoj kie li estis falinta en Bois des Caures, kie memormonumento nune staras por li kaj liaj homoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Scott Postage Stamp Catalogue, vol. 2. Sidney: Scott Publishing, 2002, p. 1026.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]