Émile Durkheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Émile Durkheim

David Émile DURKHEIM (naskiĝis la 15-an de aprilo 1858 en Épinal, Loreno, Francio, mortis la 15-an de novembro 1917 en Parizo) estis franca socisciencisto.

Laŭ multaj, li estis la "patro" de moderna sociscienco, kontribuanta por la akcepto de ĝi en franca akademia medio kiel de socia scienco. Dum sia vivo, Durkheim faris multajn lekciojn kaj publikigis plurajn socisciencajn studaĵojn pri temoj kiel eduko, krimo, religio, sinmortigo kaj multaj aliaj aspektoj de socioj. Li fondis en 1895 la unuan universitatan departamenton pri sociologio en Eŭropo kaj en 1896 unu el la unuaj periodaĵoj pri socisciencoj (L'Année Sociologique).

Vivo[redakti | redakti fonton]

La familio de Durkheim estis tradicie juda; kaj lia patro kaj lia avo estis rabenoj. La vivo de Durkheim mem estis tre nereligia. Ekde junaĝo, lin allogis la scienca metodo, kiu kontraŭstaris lian religi-bazan edukadon. Fakte, grandan parton de lia laboro li faris por demonstri, ke religio rezultas de sociaj kialoj anstataŭ de diaj. Lia juda socia loko tamen donis formon al lia scienca laboro — multaj el liaj lernantoj kaj kunlaborantoj estis judoj kaj kelkaj iaj parencoj.

Kiel frua studanto, Durkheim matrikuliĝis en École Normale Supérieure (ENS) en 1879. Lia tiea klaso estis unu el la plej elstaraj de la 19-a jarcento. Multaj el liaj samklasanoj, kiel Jean Jaurès kaj Henri Bergson, fariĝis gravaj homoj de la franca intelektularo. En ENS Durkheim studis kun Fustel de Coulanges, klasikisto havanta sciencan percepton pri socio. Samtempe li legis skribaĵojn de Auguste Comte kaj de Herbert Spencer. Tiel, tre frue en lia kariero Durkheim interesiĝis pri scienca esplorado pri socio. Tio kaŭzis al li la unuan el multaj konfliktoj kun la franca akademia medio, kiu tiam malhavis socisciencajn instruplanojn. "Francio, kvankam estanta iasence la patrujo de sociologio, ankoraŭ ne oferis regulan instruadon de tiu temo, kiu suferis kaj kontraŭpozitivisman reagon de la fino de la jarcento kaj ian konfuzigon kun socialismo — ekzistis ia penso, ke sociologio konsistis el sciencforma socialismo."[1] Durkheim abiturientiĝis pri filozofio kiel la dua malplej bona ano de sia klaso en 1882.

Post studado en ENS, Durkheim instruis filozofion dum kelkaj jaroj, sed pro reinteresiĝo pri sociologio, li vojaĝis al Germanio por studi tion de 1885 al 1886. En 1887 li ekinstruis edukadon kaj socian sciencon en la Fakultato pri Beletristiko de Bordozo, kio signifis la unuan kurson pri sociscienco en franca universitato. Tiupostene li reformis la francan eduksistemon kaj enkondukis studadon de socia scienco en ĝian studplanon.

En la 1890-aj jaroj, Durkheim ekpovis multe esplori. En 1893, li publikigis la doktoriĝan tezon Pri la divido de la socia laboro, kiu enhavas lian koncepton pri homa socieco kaj disvolviĝo. En 1895 li publikigis la verkon La reguloj de la sociologia metodo, kiu starigis bazajn ideojn pri sociologio — kio ĝi estas kaj kion ĝi celas. Tiujare li ankaŭ fondis la unuan eŭropan departamento pri sociologio, en la Universitato de Bordozo. En 1896, li fondis la ĵurnalon L'Année Sociologique celante publikigi la studaĵojn de tio, kio tiam estis kreskanta amaso da lernantoj kaj kunlaborantoj. Fine, en 1897, li publikigis La sinmortigo, ekzemplodona sociologia traktaĵo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Postmortaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "A França, apesar de ser, num certo sentido, a pátria da Sociologia, não oferecia ainda um ensino regular dessa disciplina, que sofreu tanto a reação antipositivista do fim do século como uma certa confusão com o socialismo — havia uma certa concepção de que a Sociologia constituía uma forma científica de socialismo."
    RODRIGUES, José Albertino. "Introdução", en: Emile Durkheim, São Paulo: Ática, p. 12.